La LINGVO servas por orelo, la SKRIBO por okula uz'; ĉe ambaŭ regas sama celo: KOMPRENI SENCON SEN KONFUZ'. Parolu ĉiam RITME, KLARE laŭ punktoj de l' AKCENTREGUL', por ke ne mise, ne erare perceptu vortojn proksimul'! Silabo ANTAŬLASTA gravas kaj en silabo la — VOKAL', ĉar ĜI variajn longojn havas: jen tire sonas, jen kun fal '. Se POST VOKAL' VOKALO iras aŭ sekvas UNU KONSONANT', akcentvokalon iom tiras la lerte klara parolant'. Se KONSONANTOJ PLI OL UNU viciĝas POST AKCENTVOKAL', per tira ritmo ne pekumu; MALLONGAS ĜI KUN KURTA FAL', Se vort' SILABON UNU havas, mallonge verve diru ĝin; kompreni ĝuste — ho, tre gravas, distingi inter VIN' kaj VIN. NENIAM SEKVAS DU AKCENTOJ; ne diru: tErpOm', sed terpOm', suferus nia ritmosento; ne kultUrhOm', sed kulturhOm'. ESCEPTOJ MANKAS, ĉar la celo eviti fuŝon per konfuz'; la LINGVO servas por orelo, la SKRIBO por okula uz'. |