Al la verda popolo

Ho, verda popolo de lando senlima,
en kiu la sun' ne subiras,
vin penso tutmonda, fratecon esprima,
al sankta obstino inspiras.
Ho, bravaj formikoj de l' mondhistorio,
en rev' civitanoj de lingva patrio,
en vi kreoforto de l' homa bonvolo
potencas per pov' de l' parolo.

Ideo, jam tempomordita kaj ranca,
al marĉo de l' stagno nur gvidas;
kontento pri l' nuno ja restas senŝanca,
eĉ tie pereo insidas;
sed vi, por Progreso, kun nobla konscio
batalos ĝis venko de l' homokratio.
Al rasoj kaj gentoj radia simbolo
vi estas nun, verda popolo.

Ke frata egalo, tutmonda libero
intrigan abismon transportu,
ke ĉiu homfrato kaj ĉie sur tero
en homo nur homon renkontu,
ke lingvo gepatra, kulturo nacia
plu vivu kaj floru, la internacia
moralo necesas kaj sen monopolo
la lingvo de l' verda popolo.

La tur' de Babelo pro lingva diverso
ne estis farita: disfalis,
ĉar tiam demon' de malica renverso
konfuzon kirlante skandalis.
Nun kuna celado per peno senhalta
en verko komuna, ol turo pli alta,
jam kreas moralon sen falsa idolo
per lingvo de l' verda popolo.

En lingvo la ritmo de l' Vivo muzikas
kun tono de molo kaj duro;
la lingvon centmiloj da revoj vivigas,
kreiĝas jen Nova Kulturo.
Ĉi turo giganta, el libroj farita,
vin vokis al vivo per forto spirita
kaj tenas triumfe senmorta en gloro
animon de l' verda popolo.

Ho, verda popolo de lando revata,
centrasa, milgenta frataro,
jen NOVA EPOKO kaj PACO beata
jam nestas en via centjaro.
Kulturu la lingvon vartante la senton
por venki perfidon, rezisti torenton,
plenumi destinon sen trudo de volo
kun koro de l' verda popolo!