Al malsana amikino

Rigardu, kara, jen ora radio
vizitis vin ĉe l' hospitala lit'.
Ĝi estas milda kompato de l' Dio,
la sorĉoforta resaniga rid'...
Vetridu, kara, kun rido radia,
malfermu larĝe vundon de la kor',
por ke efiku la sorĉo magia,
de vi la tent' ĥimera fuĝu for!

Printempo pompas, respiras la tero,
ekfloras valo, verdas montovert',
en la naturo revivas espero,
pro ĝojo trilas gaja birdkoncert'...
Vin ravi lasu per florpompo,
konsole distru vin la birdokant',
en koron fluu la ĝojo sen rompo,
ke tie semu Dio, kresku plant'!

Kupolo blua de la firmamento
simbolas pri l' ĉiela harmoni',
pri l' amo flustras petole eĉ vento;
jen Di' donacis ĉion nur por ni.
Ho, volu vivi, plu teni la manon!
En harmoni' sin banas la anim'.
Redonos volo mirakle la sanon
kaj via san' ĝojigos ree min.