Amebrio

Surlipe kisoj ardas, brulas,
dezir' tamburas en la kor',
cent rememoroj Vin postulas
dum la soleca nokta hor'...
En la amvoka febra hor'...

Mi Vin sopiras. Venu... Venu
kun Via blanka nuda ĉarm',
per molaj brakoj min katenu
al Via vivoĝoja varm',
al Via sin', al Via karn'...

Ho, kisu, kisu multpromese,
pudoron pelu per ribel'
kaj ĝemu treme sinforgese
petolajn vortojn al orel'
pri ĝu' surtera de l' ĉiel'...

Senspire longe kisu lipoj;
konscio dormu dum la lul',
ekstaze luktu koksoj, ripoj,
vualu vidon amnebul'
kaj ni jubilu en la brul'!

Altar' fariĝu lit' de l' nupto,
altaro de ĝistomba am',
sur kiu fandu la volupto
per fajro de l' destina flam'
du korojn, korpoj unu jam!

Surlipe kisoj ardas... Vane!
Mil mejloj nun disigas nin,
per trompa loga bild' satane
la fantazi' turmentas min...
Mi vane, vane vokas Vin.