Aserto kaj refuto


"Facile estos al vi;
vi nun vojaĝas for...
Turmente iĝos al mi,
ĉar restos mi en sol'..."

"Eraris vi, tre kara,
nun plendas kora kri':
distanco la barbara
al vi min ĉenas pli..."