Jen: Astridina... Per ĉi nomo admiro barda vin nun baptas. Tre bela nom'. En pensofono misteron, veron ĝi adaptas. Ĝi, trafe flata, eĉ reĝina, al vi tre indas, Astridina. Ne pensu, ke nur barda flato al SUNO, LUNO vin komparas; ĉe vi por pruvi sur manplato ĉi brilaj astroj bilde paras. Vin montras la sigel' destina filin' de astroj, Astridina. Reĝinan belon, sparkan fajron por reĝi, spriti SUNO donis; per ĉasta mildo la hetajron por igi rava LUNO kronis. Kontrast' senriĉa, poetina konkeras korojn, Astridina. Regatoj sklave superŝutas per flato, floro vian tronon; de bardo, kiu longe mutas, akceptu ĉi reĝinan nomon! Ĝi kiel pomp', trenaĵ' reĝina ornamu vin, ho, Astridina! Verdire tiu nom' sugestas, devenas vi el kosma sfero; pli saĝe tamen, se vi restas virin' aminda sur la tero, reĝin' sentrona, varmosina por via bardo, Astridina. |