Aŭtuna grimaco

Ankaŭ mi estis foje feliĉa;
tero kaj vivo ŝajnis ĉielo,
havis mi sunon, lunon kun steloj,
floroj de revoj faris min riĉa,
ardis en mi ebrie sentbruloj,
nutris la koron suk' de ĝojfonto,
perlon kaj oron kaŝis terbuloj,
bela, tre bela estis la mondo...
Kiel belega estis ci, mondo!

Vivo mortvundis koran fidelon
kaj el ĉiel' infero tuj ekestis,
suno kaj lun' funebre sin vestis,
nuboj ombrumis stelojn kaj helon,
falis sur florojn ros' de doloro,
tute sekiĝis suk' de ĝojfonto,
kote polviĝis perlo kaj oro,
monstre malbela iĝis la mondo...
Kiel malbela iĝis ci, mondo!

Masko de rid' nun falsas mienon,
ne plu de sort' mi bonon atendas,
vanon, celperdon koro priplendas:
kial plu porti tedon kaj splenon?
Sparas la viv' pri ŝanco kaj ŝanĝo.
Montro de lango estu respondo,
kiam mi mute pendos sur branĉo;
aĉa kaj fia estas ci, mondo...
Kiel fiiĝis aĉe ci, mondo!