Aŭtuna modesto

Mia dezir' ne troas, tre modestas:
knabina hejm', interne vibra lum',
en kiu tablon kampa floro vestas
montranta vivon inda vivi nun...
Nur ni triope mutus en atend':
vi, mia kara, mi kaj la silent'.

La kapon klinus mi al via sino,
ke ĝin karese tuŝu varta man'.
Imagus mi: vi estas la patrino,
mi dorlotata kiel la infan'...
Dum min fingretoj lulus al ripoz',
de mi jam pasus for la taga proz'.

Ĉiela blu' el okulpar' min ravus
kaj logus al si pompa nova Maj';
rozetojn ĝi de viaj vangoj havus
kaj junan dolĉon donus via gaj'...
Dum tiel en intimo sidus ni,
forgesus jarojn, grizajn harojn mi.

Al rava efemero min mi cedus
por perdi sobron pri muela zorg'.
Pro dolĉa mistifiko eĉ mi kredus,
ke mia ŝipo velas al la bord',
ĉe kies rando min atendas jam
la amatino kun parvoka am'.

Horeton tian mia rev' petegas
por senti riĉa min, ne almozul',
por foje pensi, vin la amo regas
kaj ne kompato kun fordorma brul'.
Mi ŝatus ja forgesi por moment',
ke ĉenas vin al fremda vir' la sent'.