Averto

La koro estas mond', virin',
eĉ kun ĉielo kaj infero;
cent revojn pentoj cent en sin'
funebre pagas per sufero.
Inter infero kaj ĉielo
abismas fundo de l' NENI'...
Ve, tien falas ĉiu BELO!
Post ĝojo triston havas ni.

Kaj tamen sur soleca voj'
por AMO indas larmokosto;
kreitaj estas ni por ĜOJ'...
Dum ardas sun' forestas frosto;
al koroj varma ond' inundas,
nin superverŝas la PROMES'
kaj en dorloto BON' abundas.
Ĝi forgesigas nin pri l' prez'...

Forgeso dolĉa pri l' DOLOR',
pri taga proz' eĉ efemere
konsolo estas: difavor'
por HOMO triste sola tere.
Rifuzi ĝin per fuĝo pruda,
kiam obsedas nin la sent',
tre vanas... Sekvos pento truda
pro preterlaso de l' MOMENT'.