Ĉiam iu nin atendas

Eksterlime, for de l' ESTO,
konjektate kaj objekte
kiel vaksa pup' perfekte
el ĉifon' en pompa vesto
ni senvivaj jam ekzistas...
Kun favoro pri destino
jen dorlotas nin knabino
panjolude kaj persistas,
por ni formon, VIVON mendas...
Ĉiam iu nin atendas.

Post printempo ampreluda
la ATENDO kun ni ĝermas,
vivovoje ĝi eternas,
nepeleble restas truda...
Timotreme jen patrino
ekde nia mov' unua
sub la propra koro brua
palpas nin ĝis akuŝfino,
brakojn, mamojn ŝi etendas...
Ĉiam iu nin atendas.

Verve fide fajfe kante
jen sur vojoj labirintaj,
inter krutoj rife pintaj
nur al ŜAJNO nin ĉenante
ni por ŜANCO haste kuras
al senstikla rendevuo...
vantoserva intervjuo...
kie oni nin konkuras,
por batali, morti sendas...
Ĉiam iu nin atendas.

Eĉ post falĉilsvingo murda,
post reala tera VIVO
jam atendas nin FIKTIVO
kun tombisto muta, surda...
Dum zigzaga stulta krozo
al INFERO, PARADIZO
vagas ni por sankta vizo
en rigida pia pozo,
nin revoka plor' priplendas..
Ĉiam iu reatendas.