Ĉina melodio

 

Pomp', pomp', pomp',
pluma pomp'...
Ĉin', ĉin', ĉin',
kaj ĉinin'
sana sentas sin sen sun'
en la lula lum' de l' lun'.

Lin gonglango longe logas,
ĉin' ĉininon al si logas.
Ton' gonga,
son' longa...
Ĉinon ĉenas la ĉinin'
pip' opia kaj la ĝin'.