Vizaĝ' spegulo estas onidire; en ĝi animo montras sin. Mi volus tion, tamen spertas mire, en ĝi neniam oni vidas min. Rideton, sentojn, amon mi disipas, disdonus tutan riĉon de la kor', sed min refut' fremdece vunde vipas kaj sen rekono oni iras for. Nun antaŭ spegul' de mia memo jen dubo sondas fundon de la sin' kaj ŝokas min la propra nekompreno. En mi ĉu fakte trovas sin anim'? |