En memorlibreto

 

Knabin', por via ridet' mi rekompencas:
jen antaŭ vi la poeto riverencas
eĉ konfesante je sia vort' honora,
ke lin vi ravis per via ĉarmo kora.
Dankemon lian esprimu bondeziro:
"Por via ĉarmo troviĝu brava viro!"