Eterna-kaŝludo

Ie oni neas... ie oni kredas,
dion jen el koto, jen el revoj knedas;
cerbo materion metas sur la tronon,
koro al abstrakto donas reĝan kronon
kaj poste?
Multkoste
jen nur karno gravas,
jen transtero ravas.
Bedaŭre,
ke daŭre
kaŝludas en mio
Diablo kaj Dio.

Ie oni ruktas... ie oni fastas
kaj ĉe milionoj la mizero gastas;
sataj estroj blufas pri la paradizo,
plebo plu malsate ŝvitas sub devizo
kaj poste?
Multkoste
trompo suverenas,
timo venĝi penas.
Bedaŭre,
ke daŭre
kaŝludas sur Tero
Mensogo kaj Vero.

Ie oni prenas... ie oni donas,
peko virton damnas, virto pekon spronas;
rondan vivotablon stulto kvadratumas,
saĝo sin dividas, alten celas, lumas
kaj poste?
Multkoste
ĝojon sekvas veo,
rube falas kreo.
Bedaŭre,
ke daŭre
kaŝludas en fono
la Besto kaj Homo.

Ie oni ridas... ie oni ploras,
por kadavroj truon batalkampe boras;
prifieras murdon la ŝakala gloro,
prifunebras perdon orfiĝinta koro
kaj poste?
Multkoste
vant' en vanon dronas,
senton dornoj kronas.
Bedaŭre,
ke daŭre
kaŝludas sen laco
Milito kaj Paco.