Fabeleto
(Al kvinjara esperantistineto)

Feinon de l' fabelo
renkontis la knabin'.
"Jen, kara, verda stelo
— ŝi diris — gardu ĝin!"

La stelon kun fiero
ŝi portis sur la brust';
la fidon pri l' Espero
rebrilis ĝi sen rust'.

Kaj foje ŝi promenis
kun sia patrinet',
renkonte al ŝi venis
kun verda stel' — knabet'.

"Vi havas saman stelon!"
— jen surpriziĝis ŝi.
"Ni havas saman celon"
— respondis gaje li.

Kaj poste? Nu, alvenis
la bela festotag':
la pastro ilin benis
sub verdostela flag'.

Ne ridu — mi protestas —
pri mia rakontet';
pri vero jen atestas:
la paĉjo, patrinet'.

Kaj ili — mi raportas —
nun havas stelojn tri:
la trian stelon portas
mem nova stelo — mi.