Grizo

Taga voj' pilgrima: strato griza,
foje polve, foje kote griza...
griza domo sub ĉielo griza...
en ĝi homo kun vivaĉo griza...
Tede premas ĉiam samon fari:
pulmojn, koron per pilol' ripari,
en fatala grizo tre humila
vidi sin por ĉio senutila
kaj konscii, ve, en horo kriza,
ke li estas griza... griza... griza.

Sinmistifo ŝajnas blinde kredi,
ke valoro nula povas pledi
en prestiĝa pozo vanto-toga
por la "nenifaro" celmensoga.
Post bombasto, eĉ se tre impona,
sin li sentas griza pup' ĉifona,
brilaspira grizo stupinterna,
kiu indas jam por tombo verma,
ĉar turmentas lin en horo kriza,
ke li estas griza... griza... griza.

Eĉ spontana rido, sprita blago
dronas en sufoka griz' de l' tago,
en spegulo regrimacas grizo,
en klubejo regas griza frizo,
eĉ virinoj sin en grizon vestas,
en etoso griza tede festas,
jam mortintojn devas li envii,
grizan finon senti, sed ne scii
kaj riproĉi sin en horo kriza,
ke li estas griza... griza... griza.