Homo ĉe la reloj

Nur reloj, ĝishorizonte etendaj,
senfine stangoj, barier' de vojo,
tre simpla dom' kvadrata,
en ĝi hometo ŝtata,
surkorte grak' kornika, hunda bojo.

Ĉe reloj tien kaj reen la homo
marŝadas: vivas... Lin fervoj' izolas,
ĉar en deĵora ordo
li estas rad', risorto;
li tamen iam ridas, eĉ parolas.

Sur reloj pasas preteraj mirakloj:
lin ravas ĉarm' de virino,
saluta gesto vokas,
kisĵeto gaja mokas,
pri kio poste restas rev' en sino.

Sur reloj brue trafikas la Vivo;
kun flag' li tuj aperas kaj salutas.
Dum morna ŝtalgiganto
kun sparkospira vanto
fiero preterkuras, al li sputas.

Sur reloj poste giganto naniĝas,
formorte ritmas ĝia brumuziko...
Postgapas, ŝultrojn tiras,
al dom' la hom' reiras;
surkorte hundo bojas al korniko.