Ĉe ni dum Viro orde fluas, en foro hejmojn jam detruas "Kain"-a penso: fimoralo. La Humanismo "senhomeca" kaj Militemo "pacpromesa" pri justo blufas ĉiospite kaj de fratsango makulite la vivon viŝas for de l' vangoj kaj de altaro fajraj langoj, dum la sirenoj veon gurdas, Ĉielon mokas, Dion murdas... Kabanoj etaj, sveltaj palmoj nun torĉe lumas pro napalmoj kaj sur altar' de "Kain-filoj" martire mortas mil post miloj: kadukaj paroj kaj infanoj cindriĝas karbe en la flamoj, la paca plebo en amaso forspiras vivon pro la gaso, ĉe venenitaj fonto, puto skeletoj hantas nun kun muto, vomtikle putras ĉio bona je gloro de l' justem' "usona". Ve! Incendio monddanĝera! — alarmas krio malespera... De land' al lando kuras famo: Inund' minacas pro l' Malamo! En aĉa ligo kun perfido revenis monstro de l' milito, neglektas surde la proteston, preparas ĉie fajroneston, potencavide, sin mem trude diboĉas sange... fajrolude... Hororo de l' piromanio, ve!, flagras nun en Vjetnamio. Kun fajro ludi — malprudente; la ardaj sparkoj krozas vente... Primoke la armilan baron per ili flugas trans la maron por nestofara venĝa flirto mortvoke ruĝe — fajrobirdo... Je ĝia kriĉ' ekflagros flamo, ĉe vi cindrigos la Malamo, karbiĝos viaj luksaj hejmoj, verŝiĝos sang' el frataj vejnoj, la eksportita incendio revenos, ve! — el Vjetnamio. |