Je mia 63-a naskiĝtago

Ĉio jam iĝas funde vunda,
senfekunda;
nana mi estas, restas nana:
vivo vana.
Por kio iam indis spiti,
forgesi devas, ne agiti,
vegeti celperdinte tag' post tag'
sciante, ke progreso estas blag'
kaj teorio en praktiko
nur mistifiko
kaj intrigo.

Ĉio jam iĝas fore fora,
senkolora;
sola mi estas, restas sola,
senkonsola.
Negrave kien, kiel iri?
Min tedas revi kaj sopiri;
repaŝas ĉiu paŝo al pasint',
min ne plu logas supren la montpint',
sed tiras suben la deklivo,
de laca vivo
aĉa vivo.