Jen nia voĉo

Scivolo homa pri la kosma leĝ'
spitante la Misteran Forton eĉ "
de sfero ŝovas sin al sfero...
Gapante al stelaro kaptas nin
la penso: "ĉu komenco aŭ jam fin',
ke ni forgesas pri la Tero?
Ce l' horizonto lum' purpura nun
ĉu pri aŭror' aŭ pri subira sun'
enigme kaŝas la futuron?
Ĉu menso mekanika en la spac'
heroldas pri milito aŭ pri pac'
kreante plagon aŭ plezuron?"

Neniu scias... Sole gravas glor'
dum cent kometoj artaj flugas for,
ĉar ilin homa volo movas...
Kelkfoje tamen vivinstinkto mem
nebulfantomon vidas kun timem'
kaj monstropele fuĝi provas,
sed ve, angoro, dubo dum konstru'
turmentas, ke ni kreas por detru'
pro konkurantoj al mondrego...
Nun veas, kriĉas ĉiulingve lang':
"Ne ĉesas murdo! Fluas homa sang'!
Ni, milionoj, estas grego!"

Ni, milionoj, nur atendas plu,
ke brilu suno en ĉiela blu',
ne fungoformaj atombomboj;
ke falu pluvobeno, ne aktiv'
deforme plaga, murda por la Viv',
post kiu kreskas hekatomboj!
Ni, milionoj, dum labora lukt'
nur volas: egaleco estu frukt'
ĉe l' vivotablo riĉe plena,
plenumo iĝu justo, ne promes',
ne regu plu intrig', sed frata jes,
ekziston regu viv' serena!

Ni milionoj, konas sperte jam,
ke nur riĉuloj gajnas per malam'...
Sed tio ne plu reokazos!
Naniĝis jam la Tempo kaj Distanc',
por kaŝo kaj rifuĝo mankas ŝanc'.
Sin savi Fat' neniun lasos...
Eviti dronon en sangmara fin'
ekzili devas penson de Kain
kaj man-en-mane devas iri
kaj kun homeco per komuna fort'
morale agi sen predika vort'
kaj kune krei, kunjubili...

Ni, milionoj, filoj de la Ter',
ne vagu plu en nokto sen esper'!
Jen luma vojo sin proponas:
sur bazo de interpopola ĉart'
estiĝas fid' per reciproka vart',
kiun la kunlaboro kronas...
La Vivon en epoko de l' atom'
ĵaluze gardos vigilanta Hom',
la celkonscia esperanto;
por ĉiu gento en la nova mond'
kreiĝas jam komuna kulturfront'
per bela lingvo: Esperanto.