HOMO, ci nana giganto de l' Tero, tiras giganta naneco sin suben! Vanas la strebo al kosma etero; peko Kain-a faligas cin ruben. Jen ci predikas pri l' AMO mil jarojn, tamen sur voj' de l' MALAMO ci iras; celas ci NOVON, konservas mil barojn kaj militante pri PACO sopiras. Strangaj ĝemeloj — GENIO, FRENEZO cin per incenso solene celebras; dum honorado cin premas krucpezo, larmo jen ridas, jen rido funebras. Vivi por MORTO, morti por VIVO; inter ĉi limoj ekzisto forfluas. Ĉiam troviĝas belvorta motivo, kiu cin gluas al kot' aŭ detruas. En ĉi kontrastoj alterne ja nestas: SAĜO kaj STULTO, neĝpuro, makulo. Kiel bonŝance por KOSMO, ke restas ci sur terbulo — nur vermo kaj nulo. En la infero de l' ETO kaj GRANDO ĉirkaŭ mi vanto kaj vano nun flamas. HOMO, Homaĉo, ci nana giganto, spite al ĉio cin pie mi amas. |