Konstato

Estante deksesjara
knabino prude plendas,
ke ĉiu juna viro
diable ŝin ektentas;
estante sesdekjara
komencas ŝi jam plendi,
ke eĉ diablo ne plu
deziras ŝin atenti.

Estante deksesjara
junulo "donjuanas",
postkuras ĉiun jupon,
la amon eĉ profanas;
estante sesdekjara
li "donjuane" — planas,
ĉar... ve, la amindumo,
postkuro, ĉio — vanas.