Kronoj kaj kateno

Printempe sub sunbrila blu'
sur kampoj sidas homoj du.
Ĉar laca por plu dance marŝi
du kronojn plektas el florar' ŝi
por lin kaj sin solene kroni.
Li reĝe regi kaj imponi
el leontodoj plektas ĉenon;
simbolu ĝi la amkatenon.

Kiam la kronoj, ĉeno pretas,
knabino, knabo ekridetas.
Ŝi metas kronojn rapidgeste:
"Gereĝoj nin mi kronas feste!"
Responde tuj li riverencas:
"Mi vin, reĝino, rekompencas.
Por rememoro pri l' soleno
al mi vin ĉenu ĉi kateno!"

Protesta ludo en ŝi spitas:
"Reĝin' katenon ne meritas!"
Ŝi kuras tuj subite salte
kaj fuĝas for de li senhalte.
La "reĝa moŝto" sentpelate
post ŝi galopas senkompate
por ŝin aresti, kise puni,
al sia koro ŝin ĉenumi.

Ŝi loge kuras, haltas, saltas,
venteto jupon suprenfaldas,
vangrozoj ruĝaj ravas sorĉe
kaj ŝia rido tintas dolĉe,
en lian koron sin ĝi stelas,
dum ŝin li vokas, petas, pelas...
En li vekiĝas la pasio:
la venkivola amebrio.

Ĉi pelo-fuĝo daŭras vulpe:
zigzage, ronde, rekte, kurbe
ĝis mankas spiro en la brusto
kaj ili falas ĉe arbusto...
De kapo falas kronornamo,
la ĉeno falas el la mano;
sur lia brusto ŝi tamburas,
dum ŝian svelton li mezuras.

Ne eblas fuĝi, lukti, disi,
nur buŝdonante kisi... kisi,
defie doni, provoke ruzi,
mensoge sobri kaj rifuzi,
kaj kisi... kisi... kisi... kisi
ĝis ne plu eblas kompromisi,
ĝis svenas dolĉe volo spita
ĉe la venkinta kaj venkita.

Ĉe sunsubir' ruĝiĝas blu'...
Dum hejmenmarŝas ili du,
samritme paŝas kaj silentas...
Nur la rigardoj elokventas
pri sama penso miksdolora,
ke ie, ĉe arbusto fora,
en lum' argenta post lunveno
jam velkas kronoj kaj kateno.