La kvar sezonoj

Printempe oni plantas,
projektas kapo, koro;
ni gaje fajfas, kantas
dum marŝo al laboro...

Somere oni ardas
en celoriĉa amo;
espero volon hardas,
ne tentas nin la vano...

Aŭtune oni pensas
nur pri rikolta frukto;
nin kiel rekompencas
prizorgo, ŝvita lukto?

Kaj vintre oni sentas,
jam mankas forto, spito;
nin lacajn loge tentas
la varmaj forno, lito...

La Vivo tiel pasas;
alternas kvar sezonoj,
nur rememorojn lasas
por la maljunaj homoj.