La rusa samovaro

Post la ricevo de letero via
super montaro, stepoj pensrapide
ekiris mi sur vojo fantazia
al via lando per memoroj gvide,
al hejmo en la lignodomo,
al vi, amiko, kara rusa homo,
min invitanta al Rostov-ĉe-Dono.

Vi min akceptis kaj regalis feste,
eĉ frate, kvankam min neniam vidis.
Sur tablo sin proponis tre modeste
por mi frandaĵoj, kiuj vi dividis:
jen ruĝa frajo, bruna sekalpano,
jen poligono, barĉo, salmo, flano,
de vi donitaj kun prizorga amo.

Rigardo mia tien reen glitis
je karaj rememoroj nun malsata
kaj kvankam vin neniam mi vizitis,
aĥ, hejmo via ŝajnis jam konata.
Sereno regis min, korfunda danko
ĝis... min dolore frapis grava manko:
la samovaro ĉe l' mastrina flanko.

Jes, mankis ĝia dolĉmuzika zumo,
la koron inspiranta lule mole
kaj tube mankis sparkofajra lumo,
brulanta palpebrume, sed konsole...
tekruĉo supre, flanke eta krano,
sur ĝi mastrine gracigesta mano...
kristala glaso sube: la stakano.

"Memoro pri la rusa samovaro
sopiron mian dum jardekoj vartis.
Ĉe zum' muzika ruso kaj hungaro
en larmaj sentoj iam frate ardis...
La hejman tablon ĝi juvele vestas,
ĝin havi estus inde dum ni festas...
La rusa samovar' kial forestas?"

Blankhara frato, vi rezigne gestis,
rigardo via plendis al demando:
"Ni ne plu havas ĝin kaj kio estis,
formortis jam delonge en la lando.
Sur ruboj rustas rusa samovaro,
valoron perdas pli post ĉiu jaro,
antikva iĝis, modpasinta varo."

"Remetu ĝin el ruboj sur la tablon!
Purigu ĝian kupron ore brila,
ke ĝi denove flustru fablon,
inspiru per susura zum' babila!
Ĝi estis poezio, eĉ simbolo.
Ribele bruis la bobela bolo
pri revoj, peza sorto de l' popolo.

Ne nur kaldron' ĝi estis por vaporo,
sed multe pli: fajrujo familia,
ĉe kiu sin varmigis rusa koro
dum tiraneca frosto siberia.
La plebo, subpremata de la caroj,
dum jungis juge sin al ŝipoj, ĉaroj,
libere pensis nur ĉe samovaroj.

Ĝin surtabligu kun honora deco;
ĝi zumu fable en epoko nova,
celanta jam al kosma senlimeco,
pri la komenco sanga, sed vojtrova...
La rusaj nepoj ĝin dorloti lernu,
instruon ĝian en la koron fermu;
en rusa hejm' la samovar' eternu!"

"Al niaj nepoj ĝi nenion diras.
(Ve, venkis ĝin bolpot' elektra varo.)
Ĝi ne plu fablas, sonĝojn ne alspiras...
Sur ruboj rustas rusa samovaro..."
"Jes, mi komprenas jam... La Tempo murdas,
la pasinteco mortis, Vivo surdas
por peto... Ĝi funebran marŝon gurdas.

La retrotira fort' de l' Tradicio
katenus Homon, nun al Spac' strebantan;
la maljunula cerba anemio
ftizigus jam obstinon junan, sanktan...
En ĉio nova vidas ĝi ĥimeron,
en kosma flugo sentas la danĝeron:
Ĉielon gajne Homo perdos Teron.

Nu, eble tial min dolore tuŝas
la vido de l' kruela tempokrimo,
ke forgesite morne mute kuŝas
la brilo blindiĝanta pro patino.
Kiel fantomoj nun maljuna paro
lamente larmas: ruso kaj hungaro...
Sur ruboj rustas rusa samovaro..."