Letero al ĉarma kolegino

Vi flatas, Ĉarmulino. Ĉu ne honte
min trovi ĉiam juna kaj renkonte
aserti, ke la temp' forgesis pri mi,
ĉar eĉ nun june povas mi primiri
dum taga helo lunan amindumon,
dum noktomez' admiri brilan sunon,
kvar grizajn murojn, se venas okazo
sugeste montri en dezert' oazo.

Jes, mia koro estas deksesjara,
sed, ve, la jaroj pli ol sesdek, kara.
Ne povas vivi hom' sen iluzio;
someron kreas vintre fantazio.
Se sort' muelas, korpo lacas, frostas,
la stulta kor' pri incendio tostas,
varmigas sin ĉe cindriĝinta fajro
dum revteksita danco de hetajro.

Sed, sciu, koro vane spitas, viglas,
se pordon de l' printempo vintro riglas;
la kor' jam lacas kaj mi plendas grumble,
ke strato krutas, kruroj trotas stumble,
mi damnas arĥitekton, lian saĝon,
ke li inventis ŝtupon kaj etaĝon...
Kaj tamen, tre ridinde, dum vi flatas,
ci vanta, stulta kor' pli vigle batas.

Perpense tuj sub la balkon' mi staras,
eĉ nesciante verve mi gitaras;
sur kordoj vibras kanto melodia,
vi supre rave revas, ho, Julia...
Sed vanas vervo, la Romea logo,
min, via edzo, sperta astrologo,
per frazo vundas akre kiel sabro:
"Aŭskultu, sube blekas la VIRKAPRO!"

Ĉar idilion trafis jen fiasko,
foriri ŝtele restas mia tasko.
Jes, ĝuste justa puno mi murmuras
se avo kiel nepo trubaduras.
Jam vanas smirgi ruston de l' liuto,
se mankas juna ardo: La atuto,
Mi ŝatas, se vi koron tuŝas, sondos,
sed, Ĉarmulin', ne flatu, ĉar mi hontos!

virkapro aludas pri la zodiaka signo de Januaro, en kiu monato mi naskiĝis.