Letero al Udmurtio

Al Udmurtio, al parenca gento,
sopirflugile pro fratserĉa sento,
el valo de l' Karpatoj al Uralo
vojpalpe migras pensoj de hungaro...
La vojon kovras polvo jam jarmila.
Sub tiu polvo la pravivo brila
en tempotombo forgesite kuŝas,
eĉ fantazio ĝin nur time tuŝas...

De tiam pasis for pli ol mil jaroj,
kiam udmurtoj vivis kun hungaroj,
ĉevalon blankan sur altar' oferis,
kontrakton intertriban sang' sigelis,
kiam komunaj jurtoj nin subsune
stimulis lukti, ĉasi, festi kune,
kiam tra riĉaj stepoj de l' pralando
samsone eĥis niaj vorto, kanto...

Unuon formis ĉiuj gentoj frataj
ĝis plage sekvis vivdecidoj fataj;
sur disajn vojojn la prauloj paŝis
kaj nin aparte sortoskurĝo draŝis...
Jarcentoj glutis gentajn rememorojn,
fremdigis historion, lingvon, morojn;
por pruvi prafratecon digne
al ni nur kelkaj vortoj restis signe...

Pranepoj de l' praavoj tombtegitaj
tre brave, tempon kaj distancon spitaj,
per tiuj vortoŝtonoj faris vojon
por havi rerenkonton, fratan ĝojon
kaj per la kunlaboro spertoŝanĝa,
per art' folklora, kune festaranĝa,
el sub tavolo polva de l' Forgeso
fratecon revivigi per Progreso...

La spacan baron por parolo certe
jam venkis la tekniko sprite lerte;
nun el hungara valo de l' Karpatoj
vin vokas voĉ', udmurtaj foraj fratoj...
Kvankam ne tribajn vortojn mi parolas,
la lingvo tamen frate ligi volas;
ĝi sole indas al ni ĉe l' renkonto:
komprenon, pacon servas ĝi en mondo.

Jen tiel, fratoj kaj fratinoj foraj,
trovinte vojon por la pensoj koraj
mi ne plu devas muti aŭ balbuti,
kiam min igas sento vin saluti;
sufiĉas montri simple, ke korfunde
radias al vi frata am' abunde
kaj erupcias krie la jubilo:
"Ni trovis nin post paso de jarmilo!"

Jes, sortoj diferencas, sed ni vidas,
al ĉiu sama sunradio ridas
kaj pruvas la postvintra reviviĝo:
en varmo ĝermas, pompas vivoriĉo...
Do nin obsedu la inspira vero,
ke tiu rajtas vivi nur sur Tero,
kiu al la eterna leĝ' obeas,
komprenon serĉe amas, helpas, kreas...

Spitante mejlomilojn, lingvan baron,
udmurta frato, amu la hungaron;
kvankam ne havas ni plu kunan jurton,
hungaro, amu la udmurton!
Per nobla peno faru ligon novan,
por ni kaj por najbaroj kreopovan,
demonstre pruvu kune al homaro
kiel konstruas pacon frata paro.