Ne plu militon!

Dum ardas la suno radiojn disperse
kaj fruktas abunde la arboj kaj hum',
jen profitavido sadisme perverse
preparas inferon kun kela mallum';
dum centmilionoj sin streĉas konstrui,
per vivo por vivo eĉ morton mem spitas,
ĉi bando kelkmila nur celas detrui,
kun blinda konscio pereon profitas.
Tondru respond' venkante minacon:
Ne plu militon! Pacon! Nur pacon!

Rigardu returnen! Sin levas fantome
jen multmiliona skeletoarme':
kriplulaj korpusoj, kadavroj duone,
sur stratoj demonstre sin trenas kun ve',
orbitoj per blindo, laringoj per muto,
homtorsoj per manko de membroj protestas,
la orfoj, vidvinoj pri vano de l' tuto
en hejmoj ruinaj proteste atestas.
Montras ĉi sortoj monstran grimacon;
Ne plu militon! Pacon! Nur pacon!

Vivige brilegas la sun' horizonte,
nin nutras abunde la Teropatrin',
al ago ni povas freŝiĝi ĉefonte
ĉerpante inspiron por homa destin'.
Je nomo de l' VIVO kun firma konkordo
sur kvin kontinentoj ni devas protesti,
frakasi fiplanojn, agentojn de l' MORTO
kaj novan epokon estigi kaj festi.
Gardu la Vivon, solan donacon!
Ne plu militon! Pacon! Nur pacon!

Rigardu antaŭen! Futuro nin vokas
por solvi problemojn en paco, liber';
la taskoj gigantaj prudenton provokas
por krei komunan patrujon el Ter'.
Gefratoj, en ĉiu popolo kaj lando,
ni vivu, laboru por savi la Homon!
Per kuna konstruo estiĝas la Grando
kaj levos tutmonde homecon sur tronon.
Centmilionoj venkos minacon.
Ne plu militon! Pacon! Mondpacon!