Plendo de ADAMO

En VIVO pri l' perfekta EVO
imago restas vana revo.
Alternaj fazoj de la AMO
riproĉe ondas en ADAMO:
"Kiu mirte kronis,
tiu virgon rabas;
kiu alte tronis,
tiu falas, strabas;
kion horo gajnis,
jam minuto perdas;
kio vivi ŝajnis,
longe ne plu verdas;
sobron la pasio
pelis por feliĉi,
paso de l' ebrio
igas pente kriĉi;
la vodvilo rava
iĝas melodramo
en misvojojn hava
labirint' de l' AMO
kaj fine eĉ la kisnektaro
postlasas guston de l' amaro...
Ve, amo ĉesas esti revo...
Ĝi iĝas tede taga devo."