Protesto

Scienco jen instruas, jen atestas:
ci, Hom', ne homo, sed nur besto estas,
en greg' vivanta ŝafe dum bivako,
kontenta eĉ, se plenas la stomako.
Ĉar korpo suverenas en ĉi mondo,
skaraboj estas ni sur sterkomonto.

Ne korpo faras homon — mi protestas.
Ĝi spiras, manĝas, ruktas kaj digestas,
instinkte vivas, faras idojn, naskas,
sed la videbla parto kaŝe maskas
la HOMON mem, la nevideblan MI-on:
sopirojn, celojn, volon, povon, scion.

Nin ne la Besto, sed la Hom' admonas
kaj ne instinkto, sed inspiro spronas
en luktoj inter patroj kaj filoj,
en ŝvita fortostreĉo dum jarmiloj
por krei propran mondon ĝis perfekto
per homa mens' de l' homa intelekto.

Rigardu supren! Supren al la helo!
La korpo estas nura — karnoŝelo,
en kiu vi, anim' de homo, nestas;
en vi spirit' senmorta manifestas,
ĉar HOMO tere estas — dia lumo:
la font' de krea Penso kaj Plenumo.

Ne gregokorp' do estas la — socio,
paŝtanta sin sur kamp' de l' Materio.
ANIMO estas Ĝi kaj revnutrata,
en kiu homa digno subpremata
batalas per ideoj por la celo:
sin liberigi el Mallum' al Helo.