Proverba pravo

Hundo, vulpo, homo ruĝaj,
eĉ ĉevalo ĉie
laŭproverbe estas ruzaj,
pensas, agas fie.
Ili kaŝas la malicon
sub mien' amika,
sed profitas ŝancan vicon
por moralo piga.

Por priprovi la proverbon
pravon eĉ elkovi
mi sur kapoj kultis erpon
ruĝharulon trovi...
Dube bona ŝanc' proksima
puŝis jen ekzemplon
kaj mi faris tuj intima
ekzempleran eblon.

Ŝi, jes, ŝi kun ruĝaj haroj
RUĜULINO estis;
bluze, jupe, ŝtrumpe varoj
ŝin en ruĝo vestis,
krome ruĝaj vangoj, lipoj,
eĉ ruĝpinta lango,
ruĝkolora kor' sub ripoj,
vejne ruĝa sango...

Ĉu mirinde, ke mi blinde
pro tiom da ruĝo
la proverbon forgesinte
iĝis bov' por buĉo?
Jes, nur bovo! Ve, ne taŭro
kornojn pike uzi;
propraj kornoj jam en daŭro
servis ŝin amuzi.

La mensoga ĉarm' miena
ravis min tre dolĉe,
kalumniojn lang' klaĉema
kredebligis sorĉe,
ŝia pigmoralo ĉiam
prizorgemo ŝajnis,
pro narkota amo mi jam
perdis dum ŝi gajnis.

Pasis tempo dolĉa-sorĉa
ĝis la konsciiga,
la proverban pravon forĝa,
tamen trompe pika;
moke ŝi deklaris fine
kun kruelo tigra:
"Mia ruĝo origine
estas peĉonigra."