Respondo al kara ermito
Al Albert Reiber

Amiko kara,
dankon por averto,
ke vi ne estas László, sed ALBERTO.
Bonŝance vi, konata de la poŝto,
ja estas fama "Andor-strata Moŝto",
al kiu po cent la leteroj ondas,
(El tiu strato nur vi korespondas
kun tuta mondo por la celo nobla,
ke "klublibraro" kresku jam centobla.)
feliĉe tial mia skrib' vin trovis
en "ermiteco" eĉ konsoli povis.

ALBERTO kara,
do por mi pardonon,
ke mi pagane ŝanĝis la — baptnomon,
sed pretas mi eĉ ĵure priatesti,
sur via kap' la "akvon" lasis resti,
ke la harar' mirakle kresku are
kaj vi ne perdu tufojn ĉiujare.

Do vi retiris vin nun en ĝardenon,
al kies kreo vi dediĉas penon
kaj kies cent herbaĵojn eĉ laŭnome
latine konas, vartas agronome.
Vi sidas nun en kvadratmetra budo,
de vi farita. Vin turmentas dubo
pri la vaneco de l' batalo aĉa,
kiam pro aĝo iĝas malkuraĝa
en ni la viro, iam eĉ aŭdaca.
Respondon nun per la rigardo laca
postulas vi de tiu "Sfinkso" muta,
kiun vi skulptis el rokpeco kruda,
portita hejmen el montaro fora
por distro de artamo kreovola.

Kiom vi ŝvitis! Jen nun vin ĝi ŝokas.
Junecajn revojn ŝajne ĝi primokas.
Al ĝi vi regrimacu! Sciu bone,
ke "sfinksojn" skulpti vere estas home
ke same ĉiuj ni fantomojn kreas,
por ili vivas, luktas kaj pereas...
Ĉe vi la rok', ĉe mi papero, inko
priridas sfinkso celon sen atingo.
Ne traktu ni tro drame! Eble kaŭzo
de via retiriĝo estas — paŭzo,
dum kiu viro en ni hunde jelpas,
ĉar la praktikon teori' ne helpas.
Ĉi retiriĝon eble mi komprenas:
"sanktulo iĝi Don Juano" penas,
rezigni pie pri l' monduma spito,
kiam muelas ostojn jam — artrito,
kiam volonte kikerikus nervo,
sed voĉon ne plu havas por la servo.
Jes, pento sekvas, kiam amkapablo
jam estas posedaĵo de l' diablo.
Dolore, ke por foje-foje kisi
ni devas jam tre ruze — kompromisi
kaj nin turmentas, ve!, nur senkonsole,
ke iam ni saltadis kapriole
sur kamp' de l' AMO, kien logis ardo,
proponis sin varie — rozo, kardo;
kiam ne pensis ni pri tempopaso,
ĉar gravis pli la kiso ol la kaso;
serĉante koran veron, ne nur varon
atingi ŝin ni uzis — ŝnurŝtuparon;
rehavi la edenon, sed sen krizo,
anstataŭ la perdita paradizo
eĉ kelofundon emis ni profiti
por ŝian virgon — ne tro kompromiti...
— — — — — — — — — — —
— — — — — — — — — — —
La senskrupula bela tempo pasis
kaj damnan sobron, vanan penton lasis,
sopiro dorna vundas nin sen senco:
aĥ, kial ne plu eblas — rekomenco!
— — — — — — — — — — —
Ĉi vantajn revojn pelu for! Ripozu!
Dum altrudita ermiteco pozu,
imagu vin saĝulo pace pia,
jam rezigninta pri la mondo fia
aŭ neglektante ĉiun vanan vanton
cinike ludu la — nenifaranton!
Inspiru vin la "cerbsterkanta" paco
en via groto, kara "erinaco"!
— — — — — — — — — — —
La "umbilik-observo" portu frukton:
unue — sanon, due — artprodukton,
la pulmoj ree june harmoniku
kaj via sprito en la verk' efiku,
forŝvebu fine via — monddoloro,
en via poŝo ĉesu — mondoloro!
— — — — — — — — — — —
Ĉi bondezirojn havu nun responde,
salutu la edzinon tuj renkonte.
Por venke ŝanĝi pezajn cirkonstancojn
al vi la Providenco donu ŝancojn,
ke vin jam sana, freŝa vidu agi
kun "paĉja" amikec' — Julio Baghy.