Saĉiko

En mia hejmo tre modesta
kiel artaĵo por ekspozo
en luksa pompo japanvesta
jen pupo kun akcepta pozo
gemastrojn, gastojn nun salutas.
Gracia vestas ĝin kimono
kun bantozono dukolora,
el delikata silkĉifono
dank' al la arto manlabora
en mod' nacia ĝi debutas.
Nomon eĉ havas, ho,
ĝi estas: Saĉiko.

Karakterize la frizuro
senskaptan ekzotikon kronas,
al la sinteno de l' figuro
karesprovokan ĉarmon donas
la elokventa muto rava...
Sub la oblikvaj brovoj ride
okuloj migdalformaj nestas,
la trajtoj mole senrigide
pri dolĉo kora manifestas
montrante ĝin tre dignohava...
Estas tre ĉarma, ho,
la pupo Saĉiko.

La gastoj antaŭ ol foriras
ĝin observante ĉiuparte
kun komplimentoj priadmiras:
"Ah, tiel noble, tiel arte
detalojn krei nur japanoj povas!"
Jes, tiel tempoĉene fiksi
sintenon, geston en objekto
kaj dignon kun petolo miksi
kortuŝe rava en perfekto,
ke en rigido Viv' sin movas
kreis japano, ho,
ĉe pupo Saĉiko.

Ne arta belo min kortuŝis
ĉe la alven' de tiu pupo;
se ĝi malbelus, ĉar ĝin fuŝis
mallerto dum la art-okupo,
por mi ĝi tamen restus kara...
Tra maroj, eble ŝtormpelate
ĝi venis pruvi kaj heroldi,
ke oni min memoras frate
pro l' sentsemado sen rikolti
en homa mondo sentavara...
Venis heroldi, ho,
la pupo Saĉiko.

Senviva pupo, cin mi ŝatas,
ĵaluze gardas sub nilono,
ĉar kvankam en ci kor' ne batas,
vivantajn korojn sub kimono
prezentas ci por min konsoli.
Responde al la fora ardo
akceptu dankon kaj estimon
en hejmo de maljuna bardo
havante cian pupdestinon:
fratecon homan plu simboli.
Tion mi petas, ho,
tre kara Saĉiko.