Saluton al vi, kara rond' virina, en packonstrua lando de l' hungaroj! Vin, gente lingve fremdajn, voĉ' fratina invite vokis al komunaj faroj. Komprenis vi la voĉon helpokrian, ĉar nin danĝero sama nun minacas, ĉar vidas vi — fantomon historian: al ni kranio nuda nun grimacas. Atomvekitaj uraganoj muĝas sub tero, super maro, en Saharo; potencavida malprudento juĝas pri Vivo kaj Pereo de l' HOMARO; hibrido de l' Ĉielo kaj Infero sur homa digno tretas, ĝin frakasas; el fungoformaj nuboj super Tero la vivkripliga suko pluve falas. Jen tion vi, virinoj, akre sentas; en vi vigilas la — patrin' eterna. Ŝi igis veni vin, ĉar Ŝin turmentas konjekto pri l' milito viveksterma. La sortsameco kaj ribelo rajta kunforĝu vin, virinoj, en batalo! Ne gravas diferencoj rasa, trajta; nun gravas sole — homa solidaro! Al solidaro homa, senarmila la vivoĝoj' radios BELON, BONON; en kunlaboro VIVO iĝos brila, moralo nova levos supren — HOMON. Do, for armilojn! For la atombombon! Ni frate volas vivi sen minaco, ne krei plu el filoj hekatombon, sed kune verki — ĈARTON de l' MONDPACO. |