Delonge jam la juna revo pasis, velkintajn rozojn sur la voj' ĝi lasis, tamen mi vokas plore kaj plende, revenon atende... Kondukus vin mi al la tron' de l' koro, ornamus vin per krono de l' adoro, pompon reĝinan donus printempa sunoro. En ardo de l' dibenita amo kunfande korojn hardus flamo; la nupta kiso, revteksita belo levus nin al ĉielo... Sur firmament' de l' ama sent' brilu denove, ho, mia stel'! Dub' kaj ĉagren', plendo kaj plen' fuĝe rifuĝu pro via hel'. Venu por brili, ĝoji, jubili en fajra ard' de mia kor'... — — — — — — — — — Vanas la vok'... Eĥas nur mok' en malluma nokta hor'... Vi, mia stelo, kial, kie restas for?! |