Sub lunlumo

Sun' de mortintoj, Luno palvizaĝa,
psalmas al ci la nokta hor' vilaĝa:
la kolere plenda hunda boj'...

Ci, satelit' kun sunpruntita lumo,
sed jam mortinta sur ĉiel-foumo,
homan vivon bildas cia voj'...

Lune ni venas, kreskas, konsumiĝas,
inter mil ŝajnoj treme superstiĉas,
vivon ludas ni sur mortovoj'...

Nun ni reflektas lumon de jarmiloj,
trompe paradas en pasintaj briloj;
sekvas nin kolera hunda boj'.