Surdorse de du fotoj
(Al Eva Suchardová kaj sia fileto)

Eva kiel "Tarzanino"
jen sur arbo sidas;
al "Tarzan" de sia sino
ŝi plengorĝe ridas.

En ĝangal' de mondo reva
eĉ mi havas ardon;
min por doni kison Eva
vokas sur la arbon.

Por mi tie honto nestus;
venus, ve, Tarzano...
En ĝangalo mi ja estus
nur la — paviano.

Stefĉjo faras sablomonton,
tuneleton boras,
langmontrante mokas mondon;
zorgoj de li foras.

Kiu kreas el la sablo,
vane manipulas;
vent' forportas kaj ĉe l' tablo
manojn kot' makulas.

Stefĉjo diras: "Kotmakulo
tute nun ne gravos;
poste kiel plenaĝulo
eĉ mi manojn lavos."