Per osta gesto frostasigne skelet' giganta vokas min... Do versu vinon, por ke digne mi povu tosti ĉe la fin'! La Vivo estis aĉe bela: grimacoriĉa komedi'. Per stulta koro revopela kaj sentabund' min plagis Di'. El tiu doto mi disipis kaj ju pli mia sango bolis, des pli dividi min mi volis, pro fremdaj kulpoj min punvipis. Do versu vinon ĝis glasrando! Naniĝas noblo, celo, grando, postrestos nur en Vivteatro: senpulsa koro kun cikatro. Per sola gluto
ĝis lasta guto mi trinkos ĝin je fia fin'! Knabina rondo kisamema kun ĉasta ĉarmo sen pudor' post riska ludo, flirt' edena facile tuj min lasis for... sed min, al kiu koro ligis per sopirĉena manoten', eĉ dum jardekoj Viv' disigis: Moral' filistra, ĵurkaten'. Nun vi, emindaj — mortaj, vivaj jam pasis for ĝojdona bunto, nin signas grizo, sulka frunto ni restis, ve, ĉe l' font' soifaj... Do verŝu vinon ĝis glasrando! Vaniĝis am', korvarta kanto; postrestos nur en Vivteatro: senvivaj sentoj en vortkadro. Per sola gluto
ĝis lasta guto mi trinkos ĝin je fia fin'! Amikoj, kamaradoj karaj, kun grizo, kalvo kaj senil', se donas sin okazoj raraj, ridinda ŝajnas nia stil': papage ni sensence klaĉas, kun poz' troigas pri l' merit', paseon "gloran" ni remaĉas, junule blufas eĉ pri l' lit', sed fakte ni suferas aĉe kaj ĉiun "li"-n pro "ŝi" envias, en ni senvoĉa koko krias pri propra rubo: ho, domaĝe! Do versu vinon ĝis glasrando! Nuligas rango, pozo, vanto; postrestos nur en Vivteatro: malplen' perfekta eĉ sen kadro. Per sola gluto ĝis lasta guto mi trinkos ĝin je fia fin'! |