Tragikomedio

Ululis strigo... Juna edzo mortis.
Vidvino lia dronis en funebro...
Cindriĝi la kadavron oni portis,
dum ŝin al lito ligis la plorfebro.

La cindron en orvazon oni metis,
(Orurno kun nom' kaj flata moto)
sed la lakeo stumblis kaj faletis;
la karan cindron glutis strata koto.

Ho, kion fari? Lin eĉ spir' forlasis,
sed jen ĉe stratangul' montriĝis savo:
La kest' por balaaĵo... Li alpaŝis,
"La cindroj samas" do li ĉerpis el enhavo.

Ĉe l' urno, ĉe altaro kandelluma,
vidvin' korŝire plendas al ĉieloj:
"Por mi el vi, ve, mia edzo juna,
jen restis cindro, paro da ovŝeloj!"