Tri kantoj el la vodevilo "Holanda pupo"
(Muziko de M. Sárosi)

I. Duo de Miŝi kaj Paŭlo

Miŝi: Kongresa amo:
nur pajla flamo,
oktaga paradiza viv'.
Se for la gasto,
jen sekvas fasto,
postrestas nur la kissoif'.

Paŭlo:   Ho, stulta bubo,
jen via dubo
nur pro nescio pri la am',
pri amo sorĉa,
pri kiso dolĉa,
pri jeso, katenanta jam.

Miŝi: Kongresa jeso:
nura promeso;
plenumos ĝin la — fantazi'.
Jes, ĵuroj, petoj,
sed en sekretoj
ricevas kornojn vi kaj mi.

Paŭlo: Ci, blinda talpo,
per misa palpo
aludas vi pri nura flirt'.
La amo ĉasta
ne estas hasta;
ĝin kronas fianĉina mirt'.

Kune: Kion vi scias pri la virin'?
Ho, virin', virin'!

Paŭlo: La virino estas diadem',
en la kron' de l' kreo — brila gem';
varmo viviga, mirakla sorĉ',
celmontranta torĉ',
rido edena, inspira fort'
por la vira sort'.

Miŝi: (Samtempe kun kanto de Paŭlo)
Egale ja norvega, sveda,
hungara, latva, samojeda,
estona, finna, pola, dana,
holanda, franca kaj hispana,
germana, greka, portugala,
turka, angla kaj itala,
slovaka, ĉeĥa, ĉukĉa, ĉina,
belga, kurda kaj lezgina,

Kune: Ĉu ŝi estas nerga, blanka,
blonda, blua, kolormanka,
ĉiu kiel suno
pavo
pompas
en la am' neniam
ho, cxiam
trompas.

II. Kanto de Nel


Plena de melodi',
plena de maja trilo
am', donita de Di',
kiel la kant' de grilo
libere ĉirpas for
sur kamp' de flor' al flor',
tiel korveka kanto
flugas al la amanto:
Venu, vokas vin
la amatina buŝ',
logas al la sin'
tikle la kisa tuŝ',
ridas maja sun'
en la okula par'
en la koro nun
mankas la amoŝpar'.

Ehe al melodi',
eĥe al voka kanto
voĉ' el fora medi'
flirtas nun de amanto.
Ĝi ĝoje trovas min,
sin ŝtelas al la sin'.
Kanto konsole mola,
cin komprenas mi sola:
Via voka voĉ'
vekis min amatin';
dolĉa amriproĉ'
flustras nun en la sin':
"Longe restis for
logo de l' ama tent',
pacon al la kor'
donu nun kisoj cent'!"

III. Duo de Paŭlo kaj Nel


Paŭlo:   Memoro pri vi, Nel amata,
sin ŝtelas nun al mia kor';
sopira kanto korobata
fabele flirtas al vi for.
Jen vidu, nuno min ne ligas,
ĉar fantazio vin vivigas
kaj vin revidas mi, ho kara,
en hor' soleca kaj amara.
Jen vi, jen mi;
ni vivas kune.
La harmoni'
nin kisas sune.
Nek vi, nek mi
ja estas sola,
nin dotis Di'
per sent' konsola.
Se jam la am'
en koroj ardas,
la sorĉa flam'
sopiron hardas.
Jen vin, jen min
ĝi firme tenas,
ĝistombe nin
al si katenas.

Nel: Memoro pri vi, Paŭlĉjo kara,
min pelis nun al via kor';
kun lipoj ardaj, kis' nektara
mi venis al vi el la for'.
Fidela amo sune helos,
la dubojn, kredu, ĝi forpelos
kaj sorĉa ritmo korobata
konsole lulos nin, amata.
Jen vi, jen mi;
ni vivas kune.
La harmoni'
nin kisas sune.
Nek vi, nek mi
jam estas sola,
nin dotis Di'
per sent' konsola.
Se jam la am'
en koroj ardas,
la sorĉa flam'
sopiron hardas.
Jen vin, jen min
ĝi firme tenas,
ĝistombe nin
al si katenas.