Vintra letero

Vi, mia kara, se printempo estus
kaj burĝoveke brilus maja sun',
se kampo sin per florornamo vestus,
se vespoj zumus, birdoj trilus nun,
al vi ne skribus rime mia plum'...

Nur mute mirus mi pri l' reviviĝo,
zigzage vagus tra la freŝa verd'
naturadmire pro l' varia riĉo,
ke kreskas herboj, pompas montovert'
kaj erotikas Ter' sen tempoperd'...

Sed... nun neĝerojn kirlas vintra vento,
okulojn trompe distras glaciflor';
en fund' anima ftize svenas sento,
tineoj de l' solec' ĝin maĉas for,
pro frostospiro tremas orfa kor'...

Mi vin sopiras... Vian bildon skizas
por havi vin almenaŭ en imag';
flirtemaj pensoj rememorojn kisas,
min redorlotas jam pasinta ag',
reeĥas rid' de tempglutita tag'...

Negrave, ke nur pase efemere
la mistifiko aperigas vin;
la Ŝajno min varmigu ĉi-vespere,
pri vintra morno forgesigu min!
Al kuna festo vokas vin anim'...

Kaj vi, amata, ŝvebe venas al mi
kun suna helo, korlulanta vart'...
Ĉar kloŝe vibras via voĉ' por psalmi,
mi psalmas kun ĝi kaj kun pia ard'
ĉe la altar' de via amrigard'...

Jen: vintro ĉesas... vento ne lamentas,
(Miraklon tian havas nur amant'!)
printemp' revenas... koron koro tentas,
sur liro vibras jam jubila kant',
sed... sledo bruas preter la verand'...

Kun ĝi forglitas sorĉo de l' imago
pro tintilsono kaj ĉevala klak',
en neĝo dronas la printempa blago,
en forno karbon petas fajrokrak'
horloĝ' sekundojn nombras per "tik-tak"...

Kiel pli frue ĉio... Ah, ne vere!
Postrestis io dolĉa el la Ŝajn'.
Pri vi la penso min kuracas pere
de via amo kiel iam ajn;
eĉ nun mi perdis zorgon.. Jen la gajn'!

Silento kaj soleco iĝis bonaj,
ne plu turmentas min la vintra trem',
festiĝis tedaj tagoj monotonaj,
ĉar sentas mi, vi estas kun mi mem,
forĝitaj estas ni per amkaten'...

Ĉu vi priridas min pro l' amkonfeso,
deklaro lira dum la pena proz'?
Vi eble pensas: estas dum kermeso
"mielkuk-koron" donacanta poz'
sur ĝia slipo kun kutima glos'...

Ĉu vi priridas, ke dum kuraj jaroj
sencindre flamas, flagras ama brul'
kaj gravas nek sulketoj, grizaj haroj,
nek vojeraroj en la viv-nebul',
nek vidas ombran flankon la okul'?

Ne miru, ĉar kapelon mi malfermas
rigarde al amata korofund'!
En ĝi sekreto sankta ja eternas,
el ĝi emanas varte en abund'
konsol' balzama al sanganta vund'...

Sekreto sankta, kiu min instigas
humili antaŭ sort', eĉ danki ĝin!
Ĝis tombo min malindan tio ligas
al via revinspira, milda sin',
printempsugesta vintre ĝis la fin'.