DediĉoGeamikoj etaj kaj plenaĝaj same, ritme rime pretaj fabloj sekvos ame distri vin, forpeli tagajn zorgon, prozon, logi vin kunveli en imagan krozon sur la mar' fiktiva de la fantazio, kie homo, dio ŝajnas esti vivaj… Venu kun mi! Sidu en poeta barko! Kia estas — vidu — mia — ĈIELARKO!? |