LA KORO DE PARENCO

Sur la stoplejo de la pasinteco mi ekiras por kolekti postlasitajn grenerojn. Ĉe la vojkomenco de la rememorado ekhaltante mi vidas min eta vigla knabo, portanta ĝisgenuan pantalonon, puntan kolumon kaj ludanta kun pafarko, farita el ŝindo, fleksita salikvergo. Miaj gepatroj estante geaktoroj tiutempe ofte vojaĝis de urbeto al urbeto por la ĉiutaga pano. La pano estis kelkfoje iom seka, iom senbutera, sed ĉiam per honesta laboro akirita.

Mia patro — ho, kiel mi timis liajn okulojn, nigre brilantajn — estis la reĝisoro kaj drama aktoro de la trupo kaj mia patrineto — vana penado revoki ŝian tiaman vizaĝon per mia rememorpovo — estis la sufloristino. La trupo vojaĝis per vagonaro aŭ per ŝipo, sed tre ofte per grandaj tendohavaj veturiloj tie, kie mankis alispeca komunikilo. Ĉi tiun lastan manieron mi trovis la plej agrabla, ĉar la apudveturila marŝado sur la montaj serpentvojoj, kolektado de la diverskoloraj ŝtonetoj, (Jen, nun mi aŭdas la voĉon de mia patrino: ,,he, bubo, vi trouzos kaj denove truigos la poŝojn per tiuj ŝtonoj!") la afabla invitado de la veturigistoj, kiuj permesis al mi teni la rimenbridon aŭ metis min por kelkpaŝa rajdado sur la dorson de iu akvosanga ĉevaleto... do ĉio ĉi ŝajnis al mi eksterordinare interesa kaj aventura.

Foje, post tia vojaĝo, la trupo alvenis al Székelyudvarhely1, urbeto transilvania, kie mia patrino havis sian parencaron kaj mi bone rememoras pri la akceptado. La veturiloj haltis sur la vendoplaco, kie la urbestro kun la inteligentularo kaj multaj scivolemuloj kolektiĝis por solene akcepti la apostolojn de la lingvo aŭ kiel ili nomis sin — la taglaboristojn de la nacio. Okazas entuziasma " vivu"-ado. La geaktoroj saltis de la veturiloj, viciĝis antaŭ tiuj kaj la urbestro, korpulenta grizhara viro, faris paroladon. Mia patro laŭdece respondis. Ĉiam li devis plenumi tiun taskon, estante la sola membro de la trupo, kiu havis gimnazian maturecon kaj ĉar la direktoro estis vera analfabeto, por kiu la edzino prelegis la rolojn kaj tiel li lernis ilin. Tamen li havis respektindan famon kiel aktoro. Tiutempe, antaŭ tridek jaroj, ne li estis la sola tia pratalento. Oni rakontis pri li, ke foje tenante gazeton por maski sian nescioin li vidis ilustraĵon pri lokomotivo kaj ekkriis: "Jen denove fervoja akcidento!" La gazeto estis renversita en la mano.

Mi sidis en la fundo de iu veturilo kaj de tie bonege mi povis vidi ĉion. Post la oficialaĵoj la protektemaj familioj dividis inter si la membrojn de la trupo por doni loĝejojn al ili kaj gastame regali ilin dum la kelksemajna restado... Jes ja! Tiam la publiko estis pli sincerkora, la geaktoroj pli idealistaj kaj ilia moralo... Sed ni ne parolu pri la nuno!

Mian patrinon... Interase, nun tute klare mi povas rememori pri ŝia tiama aspekto. Ŝi estis blondhara kun naturaj bukloj, havis profunde bluajn okulojn kaj kiel arĝente ŝi povis ridi! Kara patrineto, por viaj lastaj jaroj nur tiu rido restis el ĉio kaj eĉ tiu kiel malofte eksonis... Nu, mian patrinon ĉirkaŭis aro da simplaj metiistoj, junaj maljunaj virinetoj kaj bruo de parenca gastameco zumis longe longe. Demandoj, respondoj, invitoj, prezentado de nekonataj novaj familianoj. Ankaŭ min eltiris mia patro el la veturilfundo kaj baldaŭ la parencaj kisoj lavis mian vizaĝon polvokovritan — tute pura. Tiutempe mi ne tre ŝatis la kisadon kun virinoj, sed... sed ni ne parolu pri la nuno!

Nu, por rakonti ĉion per malmultaj vartoj, ni loĝis ĉe iu maljuna onklino kaj ĉiutage alia el la parencoj portis la plej bongustajn tag- kaj vespermanĝaĵojn al ni. Tiel ili regalis nin kun ĵaluza konkurado en la gastameco. Mi havis bonan ludkamaradon. La fileto — pli aĝa ol mi — de la onklino ĉiutage surprizis min per novaj artifikaĵoj, Jen li instruis kiamaniere oni povas elpreni la mielon de sovaĝaj abeloj el la kanoj de la kelotegmento, jen pri elsuĉado de la ovoj sen rompo, jen pri farado de fajfilo el freŝa salikbranĉeto, sed kiu povus rememori pri ĉio amuza, kion fari mi lernis de li. Tamen, mi bone rememoras, ke mia plej ŝatata ludo estis la pafado per tiuj pafarkoj, kiujn li pretigis por mi. Mi desegnis per kreto grandan koron sur arbon kaj trafi ĝin estis mia plej granda ĝojo. La malicaj langoj ofte kalumnias, ke eĉ nun mi ĉiam celas la koron, sed... Nu jen, denove la nuno! Heŝŝ, ci malbela estanteco, nun pli belaj tempoj parolas!

Foje posttagmeze miaj gepatroj kaj mi sidis en la ĉambro. La patro lernis iun rolon aŭ faris reĝisoran scenarion, mi jam ne rememoras; la patrino flikis miajn ŝtrumpojn, ŝi ĉiam flikis por mi kaj mi ludis kun konstrukubetoj sur la planko ĉe la fenestro. Iu frapis la pordon kaj poste timeme malfermis ĝin.

Altstatura virino, vestita en perkalaj jupo kaj bluzo, kun porfesta tuko sur la kapo, staris sur la sojlo. Ŝiaj trajtoj estis profundaj, viraj, akre karakterizaj. Virinan mildecon nur en ŝia okulparo oni povis vidi. Mallaŭte, iom ĝenite ŝi parolis.

— Mi estus Agneŝo... Agneŝo Botfay... la edzino de Davido... Davido Bodroghy... kaj ĉar ankaŭ mi estus parenco, mi pensis ja... estus dece, se mi venus kaj...

Mia patro tuj iris por kore akcepti ŝin kaj mia patrino kun ĉirkaŭpreno kondukis ŝin al apudtabla seĝo. La virino eksidis, tusetadis kaj serĉis la vortojn por la interparolado. Ŝiaj manoj kuŝis sur la genuoj. Grandaj, larĝaj manoj. Ĝis tiam mi ne vidis tiajn. Mi atentis nur pri tiuj manomonstroj dum mia patrino klopodis intimigi la situacion per konvena pridemandado. La virino, kvazaŭ eĉ ne atentante pri tio, subite daŭrigis sian parolon, komencitan ĉe la pordo, verŝajne tiel, kiel ŝi tion pripensis antaŭ ol veni ĉi tien.

— Kaj kiel parenco mi pensis, ke ankaŭ mi devus iamaniere montri mian amon al vi... Malfeliĉa Davido ne povis akompani min, ĉar li... por li estas tre malfacile iradi sur la stratoj, sed kiam onklino Lidia rakontis pri via alveno ni tuj decidis, ke almenaŭ mi vizitos vin por...

— Sed kio okazis al li? — demandis mia patrino.

— Nu, antaŭ du jaroj li perdis la vidpovon... Li havis ian malbonvolan furunkon ĉe la okuloj kaj... kaj eĉ la plastro de la maljuna kaj fama Rozalia Benkó ne tre utilis kaj ĉiutage malfortiĝis liaj okuloj kaj fine li devis ĉesi la laboradon. De tiam liaj instrumentoj kuŝas orfe sur la stablo... Li ĉiam esperas, kvankam la kuracisto diris al mi, ke li vere blindiĝis kaj vidos neniam plu... kaj de tiam nur mi laboras por la pano. Jen mi riparas botojn, sed oni ne tre konfidas la virinan laboron en tiu metio, jen mi lavas la tolaĵojn de la gesinjoroj. Kiel lavistino mi havas jam klientaron... nu kaj tiel ni vivas... kaj mi pensis, ĉar mi estus parenco kaj ĉar ankaŭ la aliaj tiel faras, ke estus dece viziti vin... kaj ĉar ankaŭ ni dezirus montri nian amon, tial mi venis do por peti vin... donu vian tolaĵon kaj mi lavos ĝin senpage... Jen tiel!...

Tiam mi ne komprenis kial fariĝis subita korprema silento, kial mia patro kun forte kunpremitaj lipoj turnis sin al la fenestro kaj kial aperis larmoj en la okuloj de mia patrineto... Nun mi jam kornprenas tion.


1 Elparolu: Sekejudvarhej, (nun urbo en Rumanio: Odorheiu Secuiesc)