LA METROPOLO MALSATAS

Akra vento fajfas en la mallarĝaj stratetoj mizere lumigataj, kirlante la pikajn neĝerojn ĵetas ilin al la vizaĝoj de la hejmenkurantoj.

Malgrasa, longstatura junulo vagadas de strato al strato. Longajn horojn tiel, sencele. Kolkfoje li rifuĝas sub bolvon de iu pordego, kuntiras sur si la someran pelton, ekdormas kaj sonĝas pri hejtita ĉambro, kuirita manĝaĵo, mola lito... Kaleŝo preterbruas... Paŝoj de la deĵoranta policano eĥas en la silento... Li vekiĝas kaj trenas sin plu.

La malsato ne malpli turmentas lin ol la pensoj. La tordiĝadon de la stomako kelkfoje trankviligus ruktado, kiu plenigas lian buŝon per bulbodoro. Benata rukto, vekanta iluzion de manĝaĵo. Kvazaŭ li remaĉus kiel bovo. La bulbon li trovis en la koto de la vendoplaco. Eble la morgaŭo portos ŝancon por ajlo kaj ĝi vekos iluzion pri bongustaj kolbasetoj... Sed se li ne trovos eĉ putrantan karoton?... Entute kial li vivas? Kaj pro kio tiel? Orfa kaj forlasita li estas. La gepatroj jam ripozas en la tombo. La parencoj... Li ne konas ilin... Antaŭ duonjaro li venis perpiede el sia malproksima vilaĝo al la ĉefurbo por studi en la universitato. Dum longaj manatoj fortostreĉe li vivtenis sin, sed antaŭ semajnoj eĉ la lastan rimedon la sorto forprenis de li. La familio, kies filon li instruis por la ĉiutaga manĝaĵo, ne bezonas lin plu, ĉar la knabo mortis. De tiam li sentas, ke tiu ĉi granda urbo avidas je lia vivo... La metropolo malŝatas...

Penso pri memmortigo tremigas lian koron. Ne la, unuan fojon, sed ĉiam restis tiom da espero, kiu sukcesis forpeli la mortovokan tenton... Decidaj paŝoj proksimigas lin al la riverego... Marŝo... marŝo... longa unutona paŝado tra stratoj, bulvardoj, aleoj al la ponto, kies konturoj malhele desegniĝas en la foro... Se lia metropolo malsatas oni devas kontentigi ĝin.

En iu apuda strateto malfermiĝas fenestreto. Sonora, alloga voĉo de knabino haltigas lin.

Bela bubo, envenu!

Li turnas la kapon al la fenestro, rigardas la knabinon. Ŝi estas fajrookula, ŝminkita nokta papilio. Je ironia rideto kurbiĝas liaj lipoj. Amuzas lin la penso, ke ŝi supozas plenan momujon en lia poŝo... Tra la malfermita fenestro aŭdiĝas la krakanta allogo de lignoj, brulantaj en la forno. Varma aero, miksita kun odoroj de parfumo kaj petrollampo, karesas, tiklas liajn sensojn. Estus bone eniri, varmigi sin ĉe la forno, senti la karesojn de grasaj manetoj, aŭdi sonoran ridon kaj... kaj... trompi ŝin, kruele priridi ŝin por la donaco kiel ĉiun lian penadon priridis la vivo.

Jen, proksime estas la anso de la pordego. Li devus nur ekpreni kaj premi ĝin por malfermi la teran paradizon aŭ... moralan inferon... Kaj li ekprenas ĝin, sed tiu glacia latuno rekonsciigas lin... La metropolo malsatas je lia honesteco... Senvorte li forturnas sin kaj ekiras por daŭrigi la lastan marŝon.

Ĉu mi ne plaĉas al vi? En la strato mi estas la plej bela, la plej juna, oni diras... Nu, envenu, se vi volas.

Neeble... mi ne havas... jee... kaj nenion mi manĝis... se mi havus monon, tiam almenaŭ mi pavus atendi la matenon sub tegmento, sed tiel... ne... ne eble....

Nu, feliĉan trotadon!

La knabino brue fermas la fenestron kaj li iras plu, preteriras kelkajn domojn, kiam la fenestro denove malfermiĝas kaj ŝia voco revokas lin.

He, bona homo, revenu!... Hej, revenu, bona homo! Ĵus mi rememonas, ke antaŭ nelonge mi metis poteton da akvo sur la fornon por teo. Ĝi sufiĉos por du tasoj. Venu... trinku ĝin kaj poste vi povos iri plu... Nu, venu, bonkore mi donos ĝin...

Li returnas sin, kvazaŭ senkonscie obeante kuras al la pordego, sed tiu anso denove haltigas lin... Li ne estas ja almozulo. Ĉu li povus akcepti ion ajn de persono, kiun evitas ĉiu bonsenta homo? Ne! Kiel opinius pri li siaj kolegoj, la kavaliroj de konveneco, virto kaj moralo? Kion li mem povus diri pri si? Ĉu li ne perdus memestimon?... Jen, la metropolo nun malsatas je lia homa digno... Larmoj aperas en liaj okuloj.

La knabino kompate rigardas la senmove staranton. Tiuj larmoj velkas nekonatan senton en ŝi... Subite ŝi fermas la fenestron, kuras al la strato, kroĉas sin al la brako de la forironta junulo kaj tiras, retiras lin kun si en la domon. Ŝiaj parolo kaj konduto ne similas plu al tiuj de stratknabino, ĉar en ĉio respeguliĝas la pura koro de la eterna virino.

Venu, venu, mi petas vin! Kaj sciu do, ke mi tre dezirus akiri laboron por vi. Labori ne estas honte eĉ se la labordonanto estas tia persono, kia mi estas. Sed, sciu do, ke tio ĉi estas tre longa afero kaj por klarigi ĝin kaj rakonti ĉion mi bezonas tempon. Jes, tempon... Kian profesion vi havas?

Studento pri juro.

Studento pri juro?... Jes!... Nu, vidu, ĵus mi havas tian aferon, kiun nur instruita homo povas finfari... jes... kaj sciu do, ke... nu, venu, venu...

Ŝi parolas, babilas, mensogas kaj tiras kun si la junulon, kondukas lin en agrable hejtitan ĉambron, sidigas lin sur la sofon. Li sentas, kvazaŭ nevidebla monstra mano puŝadus lin tien kaj reen laŭ sia plaĉo. Eble la metropolo... Li sidas rigide, iom mirante, iom naŭziĝante.

La knabino lerte rapide zorgas pri la teo, kovras la tablon per blanka tuko, metas telerojn, manĝilarojn, viandan kaj panon antaŭ lin kaj fine vid-al-vide eksidinte proponas sian modestan regalaĵon... Ŝi sentas sinceran internan ĝojon. Ho, kiel bone estus havi tian honestan viron ĉe la domo. Iom ŝi priridetas la penson kaj por distri sian invititon kaj forpeli lian ĝenon ŝi vortgalope babilas, babiladas.

Ĉar, sciu do kara, mi havas amaton. Li estas vilhara friponeto, sed mi tre amas lin kaj, vidu, vin ekrigardante mi pensis pri li. Jes, pri li! Ho Dio mia, se ankaŭ li foje havus similan sorton! Sed tio estas neeble! Li estas vigla, klopodema, opontunista, ĉar, sciu do kara, dumvintre li ĉiam ludas, kartludas aŭ bilardludas per mia mono kaj multe gajnas. Aŭ ĉe lia ĉevalkurado li riskas kelkajn kronojn kaj se la stalknabo trompas lin, tiam li scias venĝi sin... ĉar, sciu kara, li vivas per tio. Kaj dumsomere li estas artisto en la popolĝardeno. Vera artisto! Li ĵonglas per eburaj kugloj, ŝovas glavon en la stomakon, jes, jes, ĝis la fundo de la stomalko. Brrr!... Kaj manĝas pajlon aŭ fojnon por eltiri antataŭ ĝi silkan aŭ paperan rubandon post momento kaj li faras gajajn ŝercojn kaj la estimata publiko tre ŝatas lin... jes... eĉ unu sinjora moŝto ĉiam donas egiptajn cigaredojn al li... ĉar, sciu do kara, ke li estas vera artisto kaj... Nu, prenu ankoraŭ iom el tiu ĉi fumaĵita viando!... kaj mi pensis, ke vi estas ja sinjoro, kiu ne scipovas fari similajn artaĵojn kaj do... Nu, trinku ankoraŭ tason da teo!... kaj sciu do kara, ke li tre amas min kaj ankaŭ mi... jes... nu, ankaŭ mi amas lin... Kion mi volis diri?... Jes! Sciu do kara, ke en la najbara ĉambro loĝas knabino, la Zozo. Ŝi estas tre malbela ĉiesulino. Ŝi vendas sin al iu ajn... Verdire ankaŭ mi, sed... sed oni devas ja vivi iamaniere, ĉu ne?... Abomeninda knabino estas tiu ĉi Zozo. Sciu do kara, ke ŝi ŝminkas sin. La farbo fingrodike tegas ŝiajn vangojn kaj lipojn... jes... ankaŭ mi ŝminkas min, sed tio estas alia, ĉar mi ŝminikas min por la... por la... Ah, kiel malatenta mi estas! Atendu!... Jen kuketoj, biskvitoj! Prenu, kara!... Ŝi ŝminkas sin por maski sian aĝon. Ŝi jam estas en la kvardeka, jes, sed, sciu do kara, ke malgraŭ ĉio mi amas tiun ĉi malfeliĉan Zozon, ĉar ŝi konatigis min kun Vladimiro. Tiel oni nomas mian fianĉon. Ĉar li estas mia fianĉo... Tiel estas pli honeste, ĉu ne?... Kaj sciu do... sciu do kara...

Kvazaŭ en duondormo la junulo aŭskultas la strangan babiladon. Li sentas, ke la animo de tiu ĉi knabino ne estas sen delikateco. Eble iam ankaŭ ŝi venis kun honestaj ambicioj en la ĉefurbon, sed poste la metropolo malsatis je ŝia vivo kaj glutis ŝin... La metropolo parolas el ŝia buŝo... Rifuĝi, rifuĝi!... Subite li leviĝas por foriro... Profundan dankon, miksitan kun kompato, li sentas, sed la vortoj haltas en lia gorĝo, kvankam instigas lin la bezono de la dankodiro. Kion fari? Kiel danki? Fine venas ideo.

Preninte la ĉapelon li paŝas al la knabino, prenas ŝian manon kaj kisas ĝin. Kvazaŭ elektra fluo estus tiklanta ŝian koron. Ŝi ruĝiĝas. La kiso brulvundis ŝian koron. Longe ŝi rigardas antaŭ sin kaj ne rimarkas, ke ŝia gasto stumbletadas sub la nelumigata koridoro.

Subita decido igas ŝin kuri post li, retenti, rekonduki lin en la ĉambron, babiladi, rakontadi fantaziaĵojn, kirlomiksi ne gravajn bagatelaĵojn kun altideaj pensoj. La junulo, kvazaŭ somnabulo, sekvas ŝin kaj sen kontraŭstaro obeas al ŝi. Ŝia voĉo muzikas kiel vartistinia kanto, la varmo de la ĉambro rememorigas pri iama hejmo kaj iom post iom la dormo venkas la mizeran junulon. La knabino delikate spiras kison sur lian frunton, kovras lin per sia lanuga kusenego, metas lignon al la fajro kaj iom deŝraŭbante la meĉon de la lampo eksidas al la kapo de la dormanto... Kiel dolĉe ripozas tiu ĉi duonfrostiĝinta sinjoreto!

La pordo malfermiĝas. Vila, brunhara kapo aperas en la aperturo. Post momento jam basa voĉo, raŭka pro brando kaj aventura vivado, riproĉas la knabinon pro la gasto.

Nu, ne koleru Vladĉjo! Mi petas vin, ne koleru! Vi scias do kara... vi scias ja... vi...

Eĉ en la infero la diabloj ne hejtas tiel kiel vi! Ĉu mi ŝtelas la lignon kaj la karbon? Ejha! Kia delikateco, ec la kusenegon vi kovris sur lian malpuran vestaĵon!? Forpuŝu la ebrian porkon! Se ]i volas dormi, li povos grunti feliĉe sur la strata neĝa kuseno. Nu!... He!

Ne veku lin, Vladĉjo, ne veku lin! Sciu do, li estas mizera studento kaj sciu, ke li manĝis neniom hodiaŭ krom tio... krom tio, kion mi donis al li kaj sciu, ke li ne havas loĝejon, eble li estus frostiĝinta dumnokte kaj eble eĉ... kaj sciu do kara...

La vilhara kapo kliniĝas al la dormanto kaj la basan voĉon mildigas subita emocio.

Hm! Mizera studento... kaj li ne manĝis?... kaj li ne havas loĝejon?... hm! Mizera studento...

La knabino flateme premas sian kapon al la vilhara kaj en ŝia voĉo tremas petego.

Vladĉjo, mi devas diri al vi... mi devas rakonti al vi... okazis io, io... sed promesu, ke vi ne koleros... vi ne koleros...

Nu elsputu do!

Li kisis mian manon... ne ridetu!... Li kisis mian manon kaj tiamaniere ankoraŭ neniu kisis mian manon... neniam kun tiom da respekto kaj danko... Vladĉjo, li kisis mian manon kiel tiun de vera sinjorino oni kisas kaj ankoraŭ neniu... neniu...

Ŝi silente ekploras kaj la vangojn kaŝas sur la bruston de la vilhara apaĉo, kiu maskas sian emocion per brua ridado.

Nu, ankaŭ mi kisas vian manon kaj nenio... Li kisis vian manon kaj kial plori?... Nu, ne ploru, malsaĝulino... nu, ansereto...

La dormanto seke ektusas, profunde tiras la kapon sub la kusenegon kaj el la apaĉo indigne eliĝas la mallerte maskita emocio.

Nu, jen! Li tusas. Ĉu vi aŭdas? Tute ne mirinde, se li malvarmumus en tiu ĉi ĉambro. Ne ŝparu la lignon, troviĝas ankoraŭ el ĝi en la kelo de la dommastro. Ĉu vi ne vidas, kiel pendas lia kapo? Metu tiun ĉi kusenon sub ĝin!... Nu... mizera studento... jes... kaj li ne havas loĝejon... kaj li kisis la manon de Lonjo... de mia Lonjo... mizera, eta studento...

La vilhara apaĉo grumblas kortuŝite, kovras per sia mantelo la piedojn de la dormanto, plenŝtopas ĝis ardiĝo la fornon kaj eksidas al la sofo.

Ankaŭ la knabino okupas sian antaŭan lokon kaj dum ili ŝtele rigardas unu la alian la simplaj animoj pleniĝas per ia sankta korkaresa varmo. Ili maldormas kaj sentas ion strangan, kio levas ilin el la marĉo de la ĉiutago. Silento, longa solena silento... Kelkfoje aŭdiĝas fordorma, duonvoĉa murmuro.

Mizera studento... li ne manĝis... kaj li ne havas loĝejon... kaj li kisis la manon de Lonjo... li kisis la manon de Lonjo...

*

La nesatigebla metropolo tiel englutis lin.