PASERO STULTA...
Al mia amiko Nikolao Hohlov

Frosta artmetiejo. En angulo mizerfrapita knabineto. En la manoj, ruĝaj pro la frostokruelo, ŝi tremante tenas sukerkorbon. Ŝia timema rigardo saltadas sur la duonpretaj pentraĵoj, senbildaj kadroj. La multflikitan ĉifonŝalon ŝi tirpremadas sur si. Ŝia altrudita trankvilo nur tiam ripozas, kiam la pentristo forturnas de ŝi sian liniserĉan alrigardon.

Nur senmove etulino! Nur senmove! Se vi lacas, diru...

La timhezitaj okuloj jeson palpebrumas. Ŝi komprenis.

Triope ni silentas: la pentristo, la modeleto kaj mi. La artisto inspirite laboras. Dubo kaj espero pri la sukceso marteladas en lia brusto. La koreton de la griza modelo ĝojvarmo karesas. Ŝi pensas pri hejtita ĉambro, kuirita manĝaĵo, patrinlaŭdo... Eĉ morgaŭ ŝi devos veni. Ho, se la bildo estus preta neniam!

Mi ne povas vidi la sinvendantan mizeron, per kiu la plenŝtopita ventro akiras aŭreolojn. Forturanante min mi rigardas tra la fenestro... Jen, la unua neĝo jam falis. Blanka bruo de miliardoj de neĝflokoj konfuzas la vidpovon. Harmonion vekas en la animo tiu ĉi blindiga blankeco. La vaga vento veadas en la kamentubo. Frostotremo kuras en la membroj. Mi prenas mian pelton, sidiĝas al la fenestro, rigardas la neĝkovritajn tegmentojn, dancantajn telegrafdratojn... Paseroj sidas sur ili.

Nebulo de zigzagaj pensoj alŝvebas al mia cerbo. Sonĝon mi vidas kun streĉitaj okuloj. La Vintro-avĉjo frapas ĉe la pordo de mia animo, portas fabelojn en sia sako kiel antaŭ longa longa tempo, kiam mia rido ankoraŭ ne maskis korvundojn... La okuloj eklarmas. Doloro pro brilo...

Mia fantazio koketas; la frostan artmetiejon ĝi aliformas varma hejmo. La ĉifonoj falas de la eta modelo. Antaŭ mi staras kun libroj en la mano kial promeso pri bela estonteco mia filineto. Ŝi flateme premas sin al mi, kisas mian vangon.

Paĉjo, fabelu iom! Fabelu, kara, ĉar panjo ne scipovas...

Dolĉe muzikas la infanvoĉo... longe... longe... Mi alrigardas. Svelta, altstatura virino zorgetadas ĉe la tablo... Jes, la posttagmeza teo... Tuj!... Renkonto al rigardo. Sunradia ĝojo paralizas la sobrecon. Ŝiaj haroj sunoro, la okuloj mem la firmamento. En tiu ĉi profunda bluo iam mi enterigis mian unuan perfiditan amon... Eĉ nun ŝi aspektas tia, kia ŝi estis. La rememorado banas la amatan en fonto de la eterna juneco... La vizio ŝercas. Mi forgesas, ke tiu ĉi virino ne estas mia edzino. Printempo ridas nun en la aŭtuno kiel iam aŭtuno ploris en la printempo.

Fabelon vi volas, filinet'? Ĉu pri Ilonjo, la feino aŭ pri la blanka elefanto?

Fabelon pri la eterna printempo!

La fantazio koketas plu... En la forno brubruas la fajraĵo. Ĝia lumo vestas la ĉambron en diafanan ruĝan vualon. Al mia sino apogas sin la infano, sur skabeleto ĉe la piedoj sidas la virino. Du paroj da okuloj kun naiva atendo fiksiĝas je mi.

Uf! Ekiru, Pegazo! Nub' ĉedorse, nub' ĉenaze, flugu kun mi perpegaze! hip, hop, estu mi, kie mi volas!...

Sed hodiaŭ la Pegazo estas tre laca, sintrene trotas sur la vojo de l' Fabellando, ŝarĝon havas sur la dorso. Ĝiajn flugilojn la vivo mem subpremas kaj nun ĝi paŝe amblas-stumblas. Kie ĝi haltos mi ne scias...

*

Trans la blua montaro estas vilaĝeto, modestaj lignodomoj, pimpa1 lignopreĝejo. Antaŭ la dometoj sidadas blankkufaj avinjoj, grizbarbaj labormuelitaj kamparanoj. La vespera sonorilvoĉo alitone sonas, ne kiel ĉe ni. Ĝi imitas la subfenestran amindumadon de junaj geamantoj.

Ĉi tie okazis antaŭ longa longa tempo, mi eĉ ne memoras kiam, ke la paseroj de la vilaĝo kunvenis por babiladi. Ili sidis sur la telegrafdratoj ĉirkaŭ unu stango. La aŭtuna vento skuis, balancis la dratojn, sed la paserkompanio firme tenis sin. Facile por ili! Ilia prapatro estis fama ŝnurdancisto en la kortego de la Blanka Aglo. Poste li kreteniĝis. La posteuloj heredis nur lian arton kaj senmoralan karakteron. Ili estas la klaĉantoj kaj tromemfidaj ventkapuloj de la birdaro. Ĉiun paserovon ili konsideras strutovo, mortĉikanas inter si la filojn de la agloj, okupas fremdajn nestojn. Ŝovinistaj demokratoj aŭ demokrataj ŝovinistoj laŭ dikto de la oportunismo. Jen ili.

Mirinde, nun ili silentis, la kapetojn turnadis al la stangopinto. Tre aĝa, blankveŝta forkvosta hirundo sidis tie. Li estis senforta, lace spiretanta agonianto. Kun vitriĝantaj okuloj li rigardis al sudo. Liaj kamaradoj jam forflugis, eble ili ripozas nun ĉe la unua piramido.

Fi-statura griza pasereto flugis al li. Per bonintenca kvit-kvivit li konsolis la orfan forlasiton. La hirundo perokule taksadis la pasereton.

Eta pasero, vi ja ne povas kompreni kion signifas vidi neniam plu la landon de l' Eterna Printempo.

Lando de l' Eterna Printempo? Ĉu ekzistas tia?... Vere, vi hirundoj estas mondvagantoj, vi konas la teron kiel la homoj.

Eĉ pli bone. La libro de l' naturo ne kaŝas sekreton antaŭ ni. La homoj ankoraŭ ĉiam serĉesploras la ŝtonon de l' saĝeco.

Ĉu vi scias, kie ĝi estas?

Jes.

Kie?

Ne estante materio do sur la tero nenie, en la animo ĉie, ĉar ĝi kuŝas sur ties fundo. Komprena boneco kaj Direkono estas la ŝtono de l' saĝeco.

Strange, kaj ili ne trovas ĝin?

Ne, ĉar ili ne volas trovi ĝin. La unuan ili timas pro la egoismo, la duan por ne perdi la tronon, sur kiun ili metis sin.

Mi volonte serĉus ĝin.

Iom laciga.

Mi estas juna kaj persistoforta.

La hirundo taksadis en si la valoron de la pasero, vidis ardan entuziasmon en la etaj okuloj kaj ekmeditis. La postlasota heredaĵo konsistas nur el sonĝoj, kiujn estus bone donaci al ĉi tiu ĉiutaga animo. Almenaŭ ĝi havu ion, ĉar li estas ja tiom senhava. La sonĝoj plibeligas la vivon.

Nu aŭskultu! li decidis. Konsiderindaj estas tri aferoj.

Mi estas preta.

Unue, vi devas lerni la arton de silentado.

Ah facile! Silenti mi ja bone povas.

Eraro! Silenti tiel, ke oni pensu vin stulta ne darfas. Via silento estu signifplena kaj la parolo enigma.

Kaj due?

Trovu la malon de ĉio. Tio gvidos vin al la perfekta ekkampreno.

Kaj trie?

Rekono de Dio.

Ĉu vi konas Lin?

Li estas la perfekta Sekreto, kiu estras. Por koni Lin vi devas simili al Li.

Ĉu vi similas al Li?

Ĉiu estaĵo similas al Li ĝis ne volas egaliĝi kun Li. Posedi Liajn sekretojn signifus nian mempereigon.

La paseroj kunŝovis la kapotojn kaj per laŭta kvitkvivit protestis: parolo sansaĝa kvit kvivit kvit... Ili ciuj forflugis. Nur la fistatura griza pasereto restis. Jam ne scivolo retenis lin... Io alia. Li ne povis bapti la senton, ĝi vivis sennoma.

Hirundavĉjo, kiel vi opinias pri socio de mia raso?

Nek socio, nek raso vi estas. Se tiom vi vagados kiel mi, tiam vi ekscios, ke la eksteraĵo estas vesto de la karaktero. Nian socion formas la tuto de la birdoj. Same estas en la socioj de mineraloj, vegetaĵoj, skaraboj, amfibioj, mambestoj kaj la homoj.

Ĉu inter homoj ankaŭ tiel?

Nur tiel! Ĉe ili la vizaĝo estas la karaktervesto.

Kaj se ili portas birdoplumojn? La hirundo kontraŭvole ridpepetis.

Demonstracio pri simpatio al la pajlocerba struto aŭ al la vanta paradizbirdo.

Post paŭzeto la pasero ekĝemis.

Pli bone esti homo ol birdo!

Multaj homoj dezirus birdiĝi.

Senprudente, ĉar esti birdo ja ne bone...

Ĉu ili povas scii kio doloras al ni? Ankaŭ vi ne konas la homajn dolorojn. Iru en la mondon! Suferu, ĉar vi volas vidi kaj suferu, ĉar vi lernis vidi. Doloro estas la majstro de l' animo. Ĝi estas ĉiam sama, nur la kaŭzo pruntas al ĝi falsan nomon. Se multe vi suferis pro la vido, tiam al la ŝtono de l' saĝeco kondukas klara vojo. Ĝin faros luma via memo, kiu sen trotakso estimas sin, kaj via komprena kompato, kiu hontigas neniun, sed respekton akiras.

Ĉu mi trovos ĝin?

Jes, sed atentu, ĉar en larmoj de sinkompato fortiĝas la egoismo, kiu polvigas la ŝtonon de saĝeco... Nun ekflugu!

Kiudirekte?

Alsude! Kie la maro bluas pli ol la ĉielo; kie gondoloj glitas super la ondoj, mandolino lulas, geamantoj amflustras tie estas la pordo de la Primtempolando...

La pasereto ordigis sian plumaron, ekflugis alten. Ankoraŭ unu lasta adiaŭ kvivit kaj li malaperis ĉe la suda horizonto... La blankveŝta forkvosta hirundo lace rigide agoniis plu... Frosto kaj vento forpuŝis lian kadavreton de sur la stangopinto...

*

La pasero flugis super kampoj, montoj. Se dumvoje li haltis por ripozi, tuj ĉirkaŭsidis lin la vilaĝaj paseroj. Li rakontis pri sia vojo, pri la lando de l' Eterna Printempo, pri la ŝtono de l' saĝeco. Ili aŭskultis, sed ĉe la fino juĝis pri li eksplodanta mok-kvivit: pasero stulta kvit kvivit kvit!... Neniam plu li rakontadis. La senklerulo estas nekredema, per mokrido maskas sian stultecon.

Foje la vesperiĝo atingis lin ĉe urbo. Vento balais la polvon de la stratoj. Tien-reen li flugetadis de tegmento al tegmento, ĝis fine trovis ŝirmejon en forlasita hirundnesto. Ekdormis... Laŭta kvit-kvivit vekis lin. Urba pasero, dikkapa kaj grasa, saltetadis sur la nestorando.

Kvit kvivit, impertinentulo, vi okupas fremdan hejmon. For el mia nesto!

Permesu ripozon! Daŭre mi flugis, daŭre mi flugos...

De kie vi venas?

De la blua montaro, kie pacemaj homoj loĝas en la lignodomoj kaj sur la kampo pompas lekantetoj. Via nesto estas komforte granda, permesu ripozon!

Pacemaj homoj, lignodomoj, lekanteto... Ah, pasero stulta, kial vi forlasis vian hejmon? En la urbo ni tre mizere vivaĉas, nutraĵo mankas kaj ni fastas.

Vi ne aspektas tro fastanta...

Vi eĉ insultas?! Ĉi stulta vilaĝa pasoro, for... for!

Indulgu min!

For el mia nesto!

Li kolere blovis sin kaj elpuŝis la pasereton, pepantan por dumnokta ripozo. La laca migranto spiretante flugis sur ornamfiguron de pordego. Antaŭ la pordego staris senĉapele, almozpete du mizeruloj. Unu estis ostvanga pala knabo, la alia sortmuelita kadukulo. Ili mute etendis la ĉapelojn al la frake vestitaj alvenintoj, kiuj preterkuris ilin. Uf, uf al la balĉambro!... Aŭtomobilo vojaĝanto ne rimarkas la truon sur ŝuo de piediranto. Nur kelkaj modpasinte kostumitaj gastoj faligis kompatgroŝojn en la ĉapelon de la knabo.

En la domo muzikis la "ĝis tombo ni ne mortos!", sur la strato ploris la ,,nenihavo". La ostvanga pala knabo kalkulis siajn groŝojn, poste turnis sin al la samsortano, kiu apatie rigardis en la ĉapelon. La knabo ĵetis la duonon da sia almozaĵo en la helpkriantan ĉapelbuŝon... Ili dudirekten iris for.

La pasereto miris. Strange... strange... Li estis ankoraŭ tro juna por scii, ke la kompato, helpemo estas nur en la trezorejo de mizeruloj. Li cerbumadis, ek- kaj ekstreĉis sian etan menson kaj poste ekdormis.

Ankoraŭ eĉ ne krepuskis, kiam la migranta pasero denove ekflugis. Ankoraŭ la urbo sonĝis en sia nerva dormo, kiam li preterflugis la trian vilaĝlimon. Apenaŭ ripozante li flugis tri tagojn, tri noktojn.

*

Dum la kvara mateniĝo jen surpriza panoramo elnebuliĝis sub li. Foliaro verdis sur la arboj, centkoloran flortapiŝon havis la kampo... Nur pluen!...

Super arbara erikejo li ŝvebis. Meze rapidkura rivereto fluis.

Necese ripozi... mi trolaciĝis li pensis kaj alteriĝis sur arbetaĵon.

Alaŭdo kantis ĉe la nublimo. La paserkoron plenigis nekonata sento.

Kvit kvivit kvit, belege vi kantas... kvivit kvit, nu ankoraŭ iom!

La bardo de la birdoj per subita larĝa spiralo flugis sur najbaran branĉon, kompateme pepetis.

Pasero, flikvesta pasereto, ĉu delonge vi flugas?

Jes, de la blua montaro.

Laŭfame mi konas ĝin.

Paŭzeto. La pasero timeme, respektplene komencis la parolon.

Vi estas poeto, kantu pri mia patrujo!

Poeto laŭ mendo versfari ne povas.

Via plumaro estas griza, eble eĉ pli ol la mia.

Eĉ la grizeco brilas. Ĝi estas kiel la kruda diamanto. Facetu ĝin kaj iĝos brilianto.

Mi aŭdis, la poeto portas multkoloran veston, franĝbutonan kapornamon.

Pri histriono vi parolas. Verdire, inter ili estas bagatela diferenco. Ambaŭ donas la plej valoran de sia memo. La poeto vagabonde mensogas; la histriono mensoge vagabondas. Jen!

Mi ne komprenas. Kiu estas do poeto?

Kiu vidas en la nenio kaj preterkuras la realon; manĝas fiktivaĵojn kaj miras, se lia stomako murmuras.

Stranga difino... sed mi rememoras, hirundavĉjo diris: la parolo estu enigma... Kiel vi faras?

Mi ludas kiel infano. La penso estas sapveziko. Mi blovas ĝin. Ĝi ekflugas, kolore brilas kaj krevas, se trograndiĝis. Ne domaĝe, mi blovas ĉiam pli novan.

La pasero enprofundiĝis, la alaŭdon tedis la silento.

Kien!

Mi serĉas la landon de l' Eterna Printempo kaj la ŝtonon de l' saĝeco.

Revemulo... ankaŭ mi serĉis ilin.

Kaj vi ne trovis ilin?

Ne.

Verŝajne ne ĝustan vojon vi sekvis. La unua situas en fora sudo, la dua nestas en fundo de la animoj.

Mi serĉis ambaŭ en la animoj. Mi trovis Eternan Vintron kaj silikon... Ne perdu esperon! Mi ne estas saĝulo. Post vesperiĝo vizitu la saĝulojn de la arbaro.

Kiuj ili estas?

La gufoj.

Kie ilia loĝejo?

Trans la erikejo sur rokpinto en la kastelruinoj. Laŭ propra aserto ili estas la doktoroj de l' ĉioscio.

Mi timas ilian mokon.

Saĝulo mokas nur saĝulojn. Ĉiu diras la samon kaj estas tiom naiva, ke post ŝanĝo de la vortĉifonoj li pensas: jen ankaŭ la senco aliiĝis.

Vi estas bonvola al mi, donu konsilon!

Min opiniante bonvola vi petas konsilon, sed ĉu vi ne pensus min malica post la konsildono?

Kion vi konsilas?

Nenion, ĉar mi komprenas vin. Vi malsatas kaj estas enamiĝinta... Naiva vilaĝa pasero vi estas.

Jes.

La pasero sinforgese reve rigardis antaŭ sin. La alaŭdo deflanke palpebrumis al li, lia beketo milde klaketis.

Naiva pasero vi estas... pasereto...

Jes.

Tamen vi estas bela. Ne laŭplumare, sed laŭanime. Vi ne estas por tiu ĉi mondo... vi pasero... vilaĝa pasereto...

Jes.

Je sonĝoj vi flugas, sopiras la scion, sentas kaj silentas... vi naiva pasereto...

Jes.

Ĉu mi kantu?... Nu aŭskultu!

Sun' rakontis al stelaro,
al la tero firmament',
la sekreton en arbaro
al mi flustris varma vent'
la sekreton pri la dio,
kreoforto, reĝpotenc',
kion portas en si ĉio,
ĉar ĝi estas senc' esenc';
semo, ĝermo, vivovarmo,
zorga varto, arda flam',
sinofero, rido, larmo...
Dio estas: mem la am'

Dio estas amo... tiel vi diris... ĉu ne? Hirundavĉjo alimaniere klarigis... Dio estas la perfekta Sekreto...

Bone, bone... sed la kanto... ĉu ĝi plaĉis al vi?

Se Dio estus nur sento kaj nenio pli, tiam...

Sed la poemo?... Ĝi estis bela... ĉu ne?

Bela... bela, sed diru, mi ne komprenas... se Dio estus... se nur sento, kiu...

La alaŭdo kun silenta kolereto rigardis la grizan migranton, kiu tiel ofendis lian poetan vantecon. Antaŭ la forflugo li alĵetis riproĉe

Tamen vi estas nur stulta vilaĝa pasero!...

*

Arĝentradian sonĝon kribris la luno. La arbaro mutiĝis. En denso de arbetaĵoj ekbrilis miliardoj da steloj. Lanternoj de la arbaro: lampiroj. La birdoj trankvile spiretante ripozis kaj la kunplektiĝinta foliaro varte gardostaris dum ilia dormo.

Duboj turmentis la paserkoron, ili ŝancelis la firman fidon. Ĉu vere ne ekzistas la lando de l' Eterna Printempo, nek la ŝtono de l' saĝeco? Kaj Dio? Ĉu Li estus efemera sento? Ĉu efektive li flugpelas nur fremdajn sonĝojn?... Naiva pasereto, li ne sciis, ke oni oferas sin ĉiam por fremdaj sonĝoj.

Novajn vortojn portis la noktmeza vento. De la rokpinto venis alvoko kante ondiĝanta.

"Huhuhuu! huhuhuu...! Kompreni misterojn signifas: vidi en la nokto senstela. En taglumo erarvagantoj, venu al ni kaj vi estos vidantoj!"

La gufoj, la saĝuloj de la arbaro vokis lin. Jam li estis ekflugonta, kiam novaj duboj vekiĝis... Se eĉ tiuj mensokonfuze mensogos? Vanteco de saĝulo kaŝas sian nescion en bombastoj.

La vento ree portis al li la alvokon... Lia koreto treme frapetis. Ankaŭ li bezonas lumon por vidi... klare vidi... Vidi!... Forflugante li ne aŭdis, ke sur supro de betulo lamente grakas multjara korvo: gra!... gra!... vane!... vane!...

Sur rokpinto staris la fortikaĵruino. Tra la embrazuroj, oscedantaj fenestroaperturoj filtriĝis la lunradioj. Ŝajnis, kvazaŭ inter la ruboj dancus menueton la reviviĝintaj prauloj. Ombrofiguron ritme riverencis, kliniĝadis... La gufoj.

Monstre granda plumorela gufo sidis en la mezo. Ĉirkaŭ li dancis menueton trupo de gufoj, strigoj. La pasero singarde flugis sur korniĉon, tiris sin en la ombro, atendis... aŭskultis...

La granda gufo legis surkrustan skribon. Sur la krusto de arboj estas skribo: hieroglifoj de la Tempo. La aliaj atentis, nur unu korpulenta vesperto embarasis senĉese la silenton de la scivolo.

Demando: kio plikuras, ombro aŭ lumo? Onidire ili egalas, ĉar ombro kaj lumo kune aperas. Tamen, kie lumo estras, samloke la ombro forestas, ĉar lumo ne havas ombron, ombro lumon ne. Sed kiu scias? Se ombro antaŭas, tiam lumo sekvas kaj ombro de l' ombro estas lumo; se lumo antaŭas, tiam ombro sekvas kaj jen la lumo havas ombron. Sed kio ili estas esence? Ĉu materio aŭ optika trompaĵo. Kapti ilin ne eble. Se ne materio, kiakaŭze ni vidas ilin? Ĉu optika trompo? Se jes, tiam trompiĝo de okuloj naskas ilin kaj ekzistas nek ombro, nek lumo. Jen pruvo: la ombro por ni lumas, la lumo ombron donas.

Via stulta saĝo bone imponas... Jen la sola fakto rimarkis sarkasme la vesperto.

Silentu, saĝa stultulo! Ni do komencu la diskuton...

Ĉe la fino vi komencu por esti tute proksima al komenciĝo de fin' de l' finoj!

La paseron tedis la vortbatalo. Obtuza doloro peziĝis al lia cerbo. Kun timema kvit-kvivit li salutis la saĝulojn de la arbaro.

Kvit kvivit! Mi venis al vi.

Kiu vi estas?

Pasero de la blua montaro.

Via deziro?

Mi serĉas la ŝtonon de l' saĝeco kaj la landon de l' Eterna Printempo.

La gufetoj longe interkonsilis kaj fine unu el ili ekparolis.

Posedi la ŝtonon malfacile, ĉar aksiomo estas ĝi, kion nur saĝulo povas trovi.

Ĉu vi posedas ĝin?

Memkompreneble! Egoismo nutras sin per altruismo... Jen!

Ne trafe... ne trafe! Aŭskultu la mian! kriis strigo el iu angulo. En egoismo estas la forto.

Tute fuŝite! Jen la mia! fanfaronis unu gufeto La forto mem estas egoismo.

Sufiĉas! dignoplene ordonis la granda gufo La ŝtonon de l' saĝeco havas mi. Ĝismorte mi posedos ĝin kaj vane vi serĉos aliloke. La vesperto malice ekrikanis.

Pasereto, la ŝtonon tiu havas, kiu mistifikas sin pri ties posedo. Simile agu kaj vi ne devas serĉi plu.

Kaj la lando de l' Eterna printempo? kuraĝperdinte pepetis la pasero. Ĉu mi trovos ĝin?

La granda gufo aŭgurtone deklaris.

Se tiel senprudente vi flugos plu, baldaŭ vi alvenos.

Momenta teruro paralizis la koron de la pasereto.

Ĉu mi devas morti?

Muteco respondis. Eĉ la rikanema vesperto silentis, sole la teruro tamburis en la eta koro. Li ekŝanceliĝis pro la penso, sed obstine denove ripetis.

Ĉu mi devas morti? kaj tiam mi trovos ĝin? Plenblovis sin la granda gufo kaj la okulojn turnante al la plej nigra punkto de la plafono piatane respondis.

De kie venas tiu blindiga helo, tie estas la lando de l' Eterna Printempo. Surtere ne. Graco de Dio donacas tion.

La vesperto ironie kaŝridadis.

Jen la lasta forumo, kiu maskas vian limigitecon.

Kaj kio estas Dio?

La pasero faris sian lastan demandon. La vesperto difinis.

Por homo senkorpa tirano; por birdo senflugila aglo: suvereno, kiu estas ĉie kaj nenie, vokite ne venas, neatendite vizitas.

Sufiĉas! kriis la plumorela gufo. Ne aŭskultu lin! Dio ekzistas, ĉar Li estas diskutata.

El la vesperto senbride eliĝis la mokrikano kaj longe nehaltigeble ridaĉis. La eta pasero trompite ĉirkaŭrigardis.

Verŝajne mi perdis vojon. Mi venis en groton de rabistoj. Vi prirabis min, forprenis miajn sonĝojn, kruele montris, ke la tero estas dezerta kaj la ĉielo malplena...

La gufo restis konsekvence rigida filozofo.

Kiu nutras sin per steloj povas fariĝi kontenta, sed satigita neniam.

Trafite! aprobis unuafoje la vesperto. La scivolo estas manĝema kaj fine forglutos eĉ sin mem... Pasero, vi plaĉas al mi. Por konsilo vi venis, mi donos ĝin. Vivu kiel papilio finĝuanta la unutagan vivon. Jen la signo, kiu klare deklaras la du ekstremojn: grandiozecon de la kreo kaj atomecon de la ekzisto.

La pasero silentis. Lia rigardo terurite fiksiĝis al la plumbinoklaj gufokapoj. Ili ŝajnis nudaj kranioj, de kiuj la manoj de la Morto jam forkaresis la karnon, kaj nun ili semkompate rikanas el ombraj profundoj de la ŝimaj anguloj... En kripto li estas kaj tiuj estas mortintoj, timantaj la lumon, la sunbrilon, la vivoveron. Nur la luno vidas ilian dumnoktan fantomadon... Lian timon forpelis subita emociiĝo, en kiu renaskiĝis lia fido. Kortuŝite li adiaŭis.

Vi ne vivas ja... kompatindaj mortintoj...

La pasereto forflugis kaj la grandkapaj gufoj kapbalance konstatis: ' pasero stulta... vilaĝa pasereto..."

Densa fulgodora nebulo eterniĝis dise. La griza migranto flugis al sudo... Sur supro de betulo la korvo lamente grakis: gra!... gra!... vane!... vane!


*

Jam la kvaran fojon ridetis la aŭroro, kiam la pasero rimarkis en la fora bluo grandan akvon. La sonĝo komencis efektiviĝi. Jen la granda akvo: la maro, blua kiel la ĉielo. En lia animo jam vibris mandolinsonoj.

Kiam la ardanta sundisko atingis la horizonton kaj estingiĝis en la maro, li alvenis al insulurbo. Lando de mirakloj. Inter mil rebriloj de iluminataj fenestroj naĝis la luno sur la akvo. Muziko. Torĉoj. Lampionoj. Aklamaj barkaroloj. Glitas gondoloj... Mandolinsonoj kaj sinforgesaj geamantoj... feliĉo... printempo... multe... tre multe da printempo... Jen li alvenis.

Kvit kvivit kvit. Kvit kvivit kvit!!

Li flugis al gondolo, senbrue glitanta. Muskola forta knabo solene manipuladis la remilona. La gondolo estis nigra, ĝian lampon vualis nigra tulo. Funebre vestita virino ploregis super florkronita ĉerko.

La pasero flugis sur la ĉerkon kaj subite la ĝojkvivit haltis en la gorĝeto, la flugiloj inertiĝis. Doloro kunpremis la paserkoron, fatala trompiĝo. La funebra vidaĵo rompis lian tutan energion... La knabo rimarkis la birdeton, provis fortimigi, deflugigi lin, sed la laca migranto estis mizere senforta kaj eĉ movi ne povis sin.

Subita furoro ekflagris en la knabo. Riĉan mortinton li portas hodiaŭ, oni bone pagis kaj krome sekvos la trinkmono... Per la remilo li puŝis la birdetan en la maron.

Eĉ la homan funebron ci ne respektas... pasero stulta?!

Formorta ve-kvivit kaj la ondŝaŭmoj kunfrapiĝis. Sur la nigra gondolo la muskola forta knabo solene manipuladis la remilon...

*

Finita la fabelo. Kun mieno de trompiĝinto rigardas mia filino. Mi karesas ŝiajn vangojn.

Nu, ĉu plaĉis al vi la fabelo?

Plaĉis... plaĉis... sed diru, paĉjo, ĉu la knabo ricevis multe da trinkmono!

Pardondona dolora rideto kurbigas miajn lipojn. Kompreno estas rikolto de la animo. Mi ne havas bonŝancon. Mi fuŝsemadis. Sed ne... ne tute... tiuj larmoj en la okuloj de la virino kompensas la avaran rikoltaĵon... Ŝi ame, tre konsente premadas mian manon... longe... longe...

... kaj mi ekskuiĝas. La pentristo staras antaŭ mi. Mia mano en la liaj kaj li kompate rigardas min.

Kial vi larmas?

Nenio... nur la neĝo... la neĝo konfuzis mian vidon...

Jes... mi scias... la neĝo. Nu, venu kaj trinku tason da teo.

Daŭra ĉinkaŭrigardo de vekito... En la forno vere brubruas la fajraĵo. En angulo la eta modelo trinkas teon. Ĉe la tablo sidas nova alveninto: knabino flavhara, frivole ŝminkita. Kun provoka rideto ŝi koketas al mi, ŝiaj okuloj kuraĝigas min je kelkhora amo.

Animala furoro vekiĝas en mi. Perpugne mi volus bati, forpeli kaj kruele piedpuŝi ĉi tiun senmoralan, ĉiu tiun aĉan... kompatinde mizeran mortinton.

Mi forturnas min. Antaŭ mi denove la eta modelo. Dum la trinko super la poteto ŝi ŝtelrigardas al sia kolegino. Venena envio vekiĝas en la juna animo.. Sinkompate ŝi turnas tien-reen siajn stangetformajn brakojn, krurojn. Tiu alia laborgajnas pli, ol ŝi. Oni bone pagas al ŝi, verŝajne la pentristo amas ŝin. Estus necese grasiĝi... grasiĝi... grasiĝi...

Trinku vian teon! Rumo enestas, nur sukeron metu! sonas la invito de la pentristo.

Somnambule mi sidiĝas al la tablo, glutglutadas la varmegan flavan akvon. Mia rigardo sen vido preterkuras la objektojn, miajn pensojn okupas la vizio, la fabelo kaj realeco de la vekiĝo: la du modeloj.

Mi rememoras pri mia infano, pri mia trijara filineto, kiun la vizio montris tiel bele evoluinta. Ŝi estas mia sola konsolo, celo de mia luktado en la vivo kaj heredanto de tiuj pensoj, sentoj, kiuj abundas en mi. La trezoro de la idealistoj similas al la sunlumo; ĝi vivigas, sed kapti ĝin neeble... Dolora penso monstriĝas en mia animo: se ankaŭ ŝi devus perdi sian infanan purecon por plilongigi sian ekziston, se ankaŭ ŝi... Ne! Ne! Neeble! Mi marĉandos kun la sorto, mi levos barikadojn kontraŭ miaj ribelaj sentoj, katenojn mi forĝos je miaj sopiroj... Mi rememoras pri ŝia buklohara kapeto, vidas ŝian stelokulojn, aŭdas ŝian arĝentsonoran paĉjovokon kaj la decido maturiĝas en mi... Jes, ĉion por la infano... ĉion por mia filineto... El fora sonĝomondo averta mokpepado kvivitas: ,,pasero stulta, kvit kvivit kvit.. naiva pasereto, kivt kvivit kvit..."

Feliĉa spito ŝveligas mian bruston, ĉar mi fine trovis vivocelon. En la valon de la levitaj barikadoj mi enterigos sopiron, sentojn, rememorojn ĉion, ĉion nur pro ŝi... sole pro ŝi... kaj mi ne rimarkas, ke sur la fenestrokornico de la artmetiejo nun vojperdinta korvo grakas: gra!... gra!... vane... vane!

*

Ĉio ĉi okazis antaŭ longaj jaroj... La belo forpasas, la kriplo restas feaj fariĝas pli monstra... Rompitaĵojn de frakasita revo mi provas kundrati kaj mi scias jam, ke la korvo grakis la veron.


1 pimpa = troornamita, popolarte luksa, ofte sen arta gusto okulfrapa.