PRELUDO

Ekbatis la koro de l' Tero kaj fariĝis la unua Printempo. Herbaro kreskis sur la kalvaj rokoj. La dezerto sternis sur sin multkoloran tapiŝon. Odoro ŝvebis en la aero. Super la florkalikoj flirtis flugantaj papilioj, zumzumis vespoj. La Tero ornamis sin per ĉiu beleco de la Naturo... Kial?... La arboj proponis sukajn fruktojn ... Al kiu?... Birdokantado trilis tra la prasilento. Sole la eĥo respondis je la ĉiela muziko... Kial kanti, se aŭskultas neniu?

Sonĝon vidis la Tero kaj efektivigi ĝin kreis el sia karno la — Viron. Li estis beletatura, muskolforta, impona, Antaŭ lia penetra rigardo kapitulacis ĉio. La musko proponis al li molan kuŝejon. La floroj spiretis al li dolĉan odoron. La rava koncerto de l' ĉielaj birdoj gajigis sole lian koron. La arboj per ombro de siaj larĝe etenditaj branĉoj ŝirmis nur lin kontraŭ la fajraj sunradioj kaj bonvole faligis la sukajn fruktojn antaŭ li... Ĝojtagon festenis la Naturo.

Ektremis la koro de l' Viro kaj naskiĝis la unua Sopiro. Li sentis sin sola, deziris dividi kun iu la paradizan imperion, sopiris estaĵon, similan al si...

Enkarniĝis la sopiro kaj alvenis la dua homforma sonĝfiguro: La Virino. Ŝia staturo kiel ondoj de l' vekiĝanta maro. Ŝia koloro kiel la alabastro, sed ŝi estis tiel malforta, rompiĝema kiel la lilio. Ŝia talio kliniĝadis kiel la marĉa kano en la vento. Nur vira egoismo povas krei tian sensignifan... La Virino kun milda senkonscia rideto akceptis sian parton el la Edeno. La unua rideto ebriigis la Viron. Liaj muskolaj brakoj per avida ĉirkaŭpreno tiris la Virinon al la magneta nudeco...

Ektremis la koro de l' Virino kaj naskiĝis la unua Amo... Sovaĝe freneza momento, plena de pasia volupto kaj ektremis la koro de ĉiu vivanta estaĵo. La floroj sendis kisojn unu al alia per flugiloj de abeloj. La ĉielaj birdoj en ama duopo konstruis la nestojn. La Naturo aklamis kaj tiel fariĝis Homo el la sonĝfiguroj. Edena ekzisto en la praĝardeno, sed ve...

Ekmovis sin la postulo en la utero de l' Virino kaj aperis la unua Sekreto. Espermaska konjekto vibris en la koro de l' Homo. La Virino fariĝis pli forta, pli valora. La patrineco kronis ŝin reĝino levante ŝin al piedestalo de egaleco...

Kaj venis la horo de la akuŝiĝo kaj aperis la unua Doloro. Vekrion naskis la suferoj, konsolan larmon — la turmentoj. La paradizo fariĝis Tero kaj la edena ekzisto transformis sin — Vivo...

Kaj venis la, metamorfozo de l' instinkto je homa animo kaj aperis la unua Envio. Kain mortigis sian fraton Abel, ke regu sur la tero Infero kaj la enkorpiĝintaj sonĝfiguroj fariĝu pli trivialaj ol la bestoj ...

Kaj fine la homa blindeco kreis por si dion, ornamante lin per ĉifonoj de l' teraĵoj por adori sin mem en tiu...

Ĉar estas homa naneco, ke sorĉante perfektecon, li imagas sin — Dio.