UNU EL LA KVAR

Rufus adiaŭis de siaj geamatoj. Tia disiĝo ofte okazis. Li estis soldato en la ekzekutista taĉmento ĉe la pretorio en Jerusalemo. Nun la deĵora devo vokis lin. Post kelkaj tagoj denove li havos tempon por ĉirkaŭpreni la blankan korpon de sia virino kaj kisi la frunton de sia fileto. Tamen hodiaŭ volonte li estus restinta ĉe sia familio, ĉar la tago promesis ion eksterordinaran por li. Eble tiun ĉi tagon efektiviĝos lia sola deziro kaj flugos for de li la doloro, kiu konstante turmentis lian patran koron.

Disciplinsklava, tre vulgara, eĉ kruela li estis, sed ĉiufoje, kiam li rigardis al la blindaj okuloj de sia fileto, stranga emocio regis lin. Korŝiran taŭzantan doloron li portis en si kaj enviis la patrinon, kiu havis larmojn. La eta blindulo havis ĉion el li, kio estis nomebla homa. Ne mirinde! ONI edukis lin en kazernoj kaj lia sintenado devis respeguli ĉie la potencon de Romo. Ne koro, sed disciplino batadis en lia brusto. Tiu sensenta disciplino nur tiam eksilentis, kiam la infanaj manetoj karese palpadis lian vizaĝon. Tiam la katenoj de la ĉiama discipdino falis, kaj li fariĝis homo.

Redoni la vidon al la blinduleto estis lia sola deziro, sed nek la ĥaldeaj saĝuloj, nek la plej famaj sorĉistinoj povis helpi, eĉ la potencaj dioj de Romo montriĝis senpovaj. Kiom da espero neniiĝinta!

Sed Rufus denove esperis. Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto, kiu antaŭ tagoj alvenis. Ŝi vidis la pompan akceptadon. La juna rabeno rajdis sur azeno, kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn sur la vojon antaŭ li. Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn per floroj kaj freŝaj palmofolioj. Girizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo, kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo. Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj de la juna majstro. La lepruloj puriĝis kaj la blinduloj vidas.

Rufus pleniĝis je fido. Li decidis konduki sian fileton al tiu viro, sed la deĵoro, la devo ne estis prokrastebla. Li devos atendi kelkajn tagojn. Kion fari? Sed nun, antaŭ sia foriro, li fariĝis senpacienca. Eble post tagoj la miraklofaranto estos forlasinta la urbon kaj tiam... Fine li decidis: la patrino plenumu tion, kion la patro ne povas. Kolektinte ĉiujn valoraĵojn de la hejmo, li metis ilin en cedrolignan skatolon kaj transdonis ĝin al sia virino.

Ŝutu ilin antaŭ liajn piedojn kaj diru, ke Rufus, la romana soldato, per sia vivo estos lia ŝuldanto, se li resanigos la knabeton!

La virino silente neis per kapbalanco.

Oni diras, ke li malŝatas la riĉaĵon. Arĝento kaj oro antaŭ li valoras ne pli ol la silikoj de la vojo. Rufus malespere ekkriis.

Kion do vi povos porti por li?!

La pagana virino kun milda rezigno klinis sin al la knabeto kaj longe kisis lin.

La larmojn kaj doloron de mia patrina koro. Rufus la unuan fojon sentis ian admiron pri sia virino. Li silentis longan momenton, sed poste per muta kapjeso konsentis.

*

Jam tagiĝis, kiam Rufus forlasis la domon. Kokokrioj vokis la sunon. Varmeta vento karesadis la olivarbojn en la ĝardeno Gretsemane. Nun frue vekiĝadis Jerusalemo, ĉar la proksimiĝanta Pasko donis urĝan preparan laboron al la judoj. Tiu tago estis la 14-a de la monato Nisan, kaj la festo atendis ĉe la sojloj.

Rufus rapidis al la palaco de la pretorio. En pensoj profundiĝinte li ne atentis pri la grupetoj, vigle diskutantaj, kiuj preterkuris lin. Lia revekita espero skizis antaŭ li belajn revobildojn kaj dum la egalpaŝa marŝado li ne rimarkis, ke liaj pezaj sandaloj dispremas velkintajn florojn, rompas sekiĝintajn palmofoliojn sur la vojo. Eĉ la ekiscititajn parolojn de la preterkurantoj li ne aŭdis.

De malproksime murmuris obtuza bruo. Furoro de kaprica ventego bruas tiel. Rufus surprizite vidis grandan amason antaŭ la pretorio. Ĝi svarmis, kriadis, kverelis, pugnojn skuante postulis ion. Eble ribelo, li pensis kaj ekkuris.

Pilato, la pretoro, staris sur la supro de la ŝtuparo kaj parolis al la amaso. Rufus ne povis aŭdi liajn vortojn, ĉar la tondra respondo de la popolo superbruis ĉion.

Barabas'! Barabas'! Barabas'!

Rufus ekkomprenis. Ne ribelo, sed la amaso postulas juĝon pri Barabas' , kiun la soldatoj antaŭ nelonge arestis. Nur laŭfame li konis la krimulon. La brua juĝopostulo rememorigis lin pri la devo. Perkubute li rompis vojon por si tra la amaso, suprenkuris la ŝtuparon kaj rapidis rekte al la korta koridoro. Li ne povas manki, ĉar li estas unu el la kvar deĵorantaj ekzekutistoj. Liaj kamaradoj certe jam atendas lin.

Lia sepbranĉa skurĝo pendis sur kolono de la koridoro. Unu el ĝiaj rimenbranĉoj displektiĝis. Necese ripari ĝin kaj fiksi novan stanoungon al ĝi. Rufus senprokraste eklaboris. Dum la dikaj fingroj plektoligis nodon post nodo, la pensoj libere vagadis. Li vidis antaŭ si la etan blindulon en la nova robo. Baldaŭ li estos kun sia patrino ĉe la miraklofaranto, kaj tiu certe resanigos lin. Eĉ momenton li ne dubis pri tio, nur tion bedaŭris, ke li ne povos ĵeti sin teren antaŭ tiu rabeno kaj per tio esprimi la sinceran dankon, kiun lia mallerta lango ne kapablus interpreti. Li decidis plenumi ĉiun deziron de tiu viro, eĉ se la deziro ofendus la romanan soldaton en li.

Neatendite milde mallaŭta voĉo alparolis lin.

Kion vi faras, frato?

Mi plektas skurĝon... ĉu vi ne vidas?

Por kiu?

Por Barabas'.

Mi diras al vi, frato, ke ĝi vundos mian korpon.

Rufus turnis sin al la voĉo. Lia rigardo renkontis tiun de ĉielblua okulparo. Neniam li vidis tiajn okulojn. La viro kun ligitaj manoj, gardata de tri soldatoj, staris kaj rigardis... rigardis la skurĝon.

Rufus pensis pri Barabas' kaj indiferente eklevis la ŝultrojn.

Tio facile povos okazi kaj li fiksis akran stanoungon al la riparita branĉo...

*

Rufus kun siaj tri kamaradoj staris antaŭ la pilorio. Li tenis la skurĝon en la pugniĝinta mano kaj kun kutima indiferenteco rigardis jen al la viro, ligata de soldatoj, jen al la freneze bruanta amaso. La unua ne tre interesis lin, ĉar li certe devas esti krimulo, kaj la duan li malŝatis, abomenis. Tamen por momento li sentis ian kompaton al la viro kaj indulgon al la malamata plebo de Jerusalemo, el kiu devenis ankaŭ tiu rabeno, kiu redonos la vidon al lia fileto. Eble la etulo ĵus estas benata de tiu viro.

Komando eksonis. Rufus fariĝis disciplinita maŝino, eklevis la skurĝon kaj komencis kruele draŝi per ĝi la duonnudan viron. La skurĝobatoj postlasis sangajn striojn. La amaso histerie ĝuis la vandalismon. Nur la viro ĉe la pilorio silentis. Klinante la kapon al sia brusto, li toleris ĉion sen ĝemo, sen veo, kiun martira sinafero.

Rufus, incitite de tiu ĉi apatio, komencis furiozadi. Per tuta forto li skurĝis, ne rigardante plu la lokon, kie profundajn vundojn tranĉis la akraj stanoungoj. Almenaŭ unu veon li volis elvoki el tiu ĉi obstina krimulo.

Kiam la komando haltigis lian brakon, la skurĝito levis sian kapon kaj rigardis al Rufus. Ĉielblua okulparo, plena de larmoj. Rufus sentis nekonatan doloron, kiu kunpremis lian koron.

Ĉu mi ne diris, frato, ke ĝi vundos mian korpon?

Por venki la momentan emocion Rufus kun spita, altradita indiferenteco eklevis la ŝultrojn.

Ankaŭ mi diris, ke tio facile povas okazi.

*

Jam de longa tempo ne okazis io simila en Jerusalemo. Tio estis ja kurioza spektaklo, kaj nemirinde, ke la tuta urbo venis por rigardi la justofaron de Romo. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo al la Golgoto svarmis la amaso, precipe virinoj. Multaj funebre vestis sin, multaj laŭte ploris kaj tre multaj kraĉadis, mokis la kondamnitojn.

Rufus paŝadis malantaŭ la krucumoto. Ĉe ĉiu paŝo ektintis la najloj kaj martelo en lia lada skatolo. Li senpense aŭskultadis la mortvokan tintadon. Ĝi distris lin dum la longa vojo.

Unu el la krucportantoj terenfalis jam la trian fojon. Estis leĝo, ke ĉiu kondamnito mem devis porti sian krucon ĝis la ekzekutejo. La leĝo estas leĝo, kaj Rufus levis sian skurĝon por revigligi la inertajn membrojn de lia malfeliĉulo.

Sed la levita mano haltis. Haltigis ĝin ploranta voĉo de virino.

Majstro, benu mian fileton, la blindan senpekulon!

Subite Rufus sentis, kvazaŭ lia koro batadus en la gorĝo. Li vidis en la unua vico de la apudvoje starantoj knabeton kaj genuantan virinon. Kaj ili estis la liaj kaj li vidis post momento, ke la skurĝovundita brako de la falinto leviĝas kaj la tremanta mano milde ekkaresas la buklan kapon de la knabeto, kaj li aŭdis formorte mallaŭtan voĉon.

Virino, cia kredo estos benata...

La skurĝo falis el la levita mano. Rufus ne vidis klare plu. Larmoj vualis liajn okulojn. Li nur konjektis, ke tiu virino, falinta survizaĝen en la polvon de la vojo kaj kun arda plorego kisanta la faligitan skurĝon, estas lia virino. Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj, kaj li sentis, kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro. Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li, ĉu Barabas' ĉu alia krimulo, sed de nun... de nun... Terure!

Por helpi en la krucportado, la komandanto prenis iun el la amaso, kaj la funebra trupo denove ekiris. Rufus maŝine, preskaŭ senkonscie paŝadis malantaŭ la krucumoto. La najloj kaj martelo en la lada skatolo tintis... tintis ĉe ĉiu paŝo, sed la mortvoka tintado nun ŝiris, taŭzis la koron de Rufus.

*

Oni metis la krucon sur la teron, kiaj la krucumoto senvorte ekkuŝis sur ĝin. Kun najlo kaj martelo en la manoj Rufus genustaris ĉe la dekstra brako de la kondamnito kaj senmove rigardis la obee streĉiĝantan manplaton. Post momento li devos najli ĝin al la kruco. Kaj ĝuste tiun manon, kiu benis lian filon... kaj ĝuste la manon de tiu, kies ĉiun deziron plenumi li decidis. Kion fari? Kion li povus fari? Kion li devus fari? Tiuj demandoj turmentis lin. La disciplino batalis kontraŭ nova, neniam konata sento en li, kaj liaj retenitaj larmoj falis en la streĉitan manplaton: la larmoj de la ekzekutisto.

La viro sur la kruco rigardis pardondone al Rufus.

Je la komando du pezaj marteloj, preskaŭ samtempe. brue falis sur la najlojn, sed Rufus, eble unuafoje en sia vivo, restis surda por la ordono. Kun paralizitaj fortoj li rigardis la manplajton, konvulsie tordiĝantan pro la doloro, ĝis rekonsciigis lin la milda, peteganta voĉo de la martiro.

Plenumu vian devon!

... kaj la muskola brako de Rufus levis, eksvingis la martelon je bato...