URAGANO

La aero ardas, rokopeze kuŝas, gorĝojn premas, sufokadas la mizerajn pariojn, kiuj kun ĉifonkovrita nudeco preskaŭ senvive sterniĝas en ombro ĉe La piedo de monto. Ĉu bestoj aŭ homoj? Betiĝintaj homoj. Kotkoloraj putraj korpoj kun oscedantaj pusaj ulceroj. Lepruloj, pestfrapitaj veantaj karnoj. Infekta elspiraĵo vibras super ili. La rusa zorgemo kunpelis ilin en la saman ŝafejon.

Alta tabulbarilo, kiel funebra brakumo, ĉirkaŭas la valolulilon. Eternosonĝa nuptolito de la Morto.

Antaŭ la pordego, pentraĉita per gudra kalko staras du gardistoj. Soldatoj. La unua ortodoksa pravoslavo. Ne! Malpli! Sklavo de superstiĉoj. La alia mahometano. Ne! Pli! Fatalisto.

Ili staras rigride kiel statuoj de la indiferenteco, mute rigardas al la fora fono, kie al la alta senlimeco boras sin pintaj turetoj de urbo, vivanta en orienta luksomarĉo.

Silento ... silento ... silento ... Io ekmuĝas. La arda aero tremetas. fiolerbluaj nubokapoj aperas ĉe la horizonto. La sunflavo baldaŭ pentras ilin helverdaj. Ludas la koloroj. Flavon pelas la bruno. La suno ruliĝas en ruĝan vualon... Silka kareso de venteto kuras super la pejzaĝo. Seka foliaro de fora arbaro trembruas.

Pluvos, diras la unua gardisto. La alia kapjesas.

Nigra nubomonstro etendas dise siajn amorfajn membrojn. Aperas la dua. Fajro zigzagas tra ilia korpo. Obtuza tondrobruo.

La unua fulmo en la jaro, rimarkas la pravoslavo. La mahometano mute kapjesas.

Post la barilo lastfoje spiras plata virinbrusto: "Jesuo... prenu mian... animon..."

Ekpluvas. Grasaj akvoperloj tamburas. Kip... kop... tit... tat... poste tatatata, kiel maŝinpafilo. La soifa tero avide trinkas. Vento hirtigas la buklojn de la arbaro... Zzzzzzzz... zzzzzz...

Fajro falas el lia ĉelo. La tero terurtremas. La vento ventegiĝas. La nubomonstroj vomas oceanon...

En la proksimo la tero glutis fajron. Kolerruĝaj flamlangoj mokas la ĉielon.

La kampodomo de Volodin brulas... Kia tempesto... Dio juĝas, timbalbutas la unua gardisto, terurite palpebrumas al la ĉielo, trifoje krucon faras sur si.

Muta ironio kurbigas la lipojn de la mahometano.

Kiel la milito.

Kial vi ne faras krucon!

Vi scias ja... tataro ne havas krucon.

Faru krucon! Ĝi ŝirmos kontraŭ la fulmo.

Mi estas mahometano.

Faru krucon aŭ iru for de mi!

Kial?

Dio vidas ĉion, vidas vian senkredemon, mortbatos vin per fulmo... Iru for de mi!

Jen mia posteno... Vi timas la morton... He?

Mi timas nur Dion... Faru krucon!

Strange, en danĝero vi timas Dion. Oni nomas tian piecon mortotimo... He?!

Senkredulo! Iru for! Iru for aŭ faru krucon! Pro timo li raŭke petegas. Teruro streĉas liajn pupilojn.

Faru krucon! Krucsignu vin!

La mahometano pro kompato faras krucon. En mortotimo profundiĝinte preĝadas la pravoslavo.

Veoj krozadas post la barilo. La putraj korpoj proksimiĝas unu al alia. Ia nomo formonte serĉas sian posedanton: ,,Vjuha!... Vjuuha?" Respondo ne venas. Pervente flugas lia dolora ĝemo: ,,Vjuuha!... Vjuuuha!"

Iu ekmovas sin en la mizeramaso, kun laca rampo trenas sin al la voĉo. Knabino, iam beleta, nun vivanta skeleto, sur kiu la hontemo ankoraŭ lasis kelkajn ĉifonojn.

Vjuha! Vjuha! lamentas stertore la voĉo.

Ĉu vi vokis min, Omar?... Ĉu tro sufere?

Jam ne... baldaŭ... mi volis ankoraŭfoje vidi vin... Vjuha...

Ni ne renkontiĝos plu...

Ne... neniam... Donu... donu... la manon...

Kripla osta manplato leviĝas, manon serĉas. La fingrojn de ĝi jam antaŭlonge formanĝis la lepro. Senforte ĝi kuŝiĝas en la vundoplenan maneton, tremas, inertiĝas, rigidiĝas...

Al la buŝo... al mia buŝo... metu... metu ĝin...

La deformiĝintaj lipoj pintiĝas je monstrokiso.

La tempesto ekblekas. Fajrovojoj kruciĝas sur la peĉnigra firmamento. Gigantaj kotkolonoj leviĝas el la tero, kun danca kurego valsas sur la vojo. La abundo de nubofontoj kun surdiga susuro fluas... La ĉielo tremas. La ventego ĝemas, veas, krias, kvazaŭ mil gravedaj virinoj akuŝus en ĝi. La arbaro knaras, krakas. Rifuĝantaj bestoj cerbfende bojas, blekas... La ventego mordadas la barilon, disŝiras ĝin. Kiel senformaj fabelbirdoj krozadas la barilpecoj super la kompatinduloj. La fulmoj ruĝokulajn fajrosignalojn ekbruligas ĉirkaŭe ĉe la horizonto. Vocĥaoso, pelata de la tempesto, lamentas, ekploras, mutiĝas... kriveadas, hurlas, formortas... Jen la uragano.

Kiel korpiĝinta venĝo, pro miljaraj torturoj, leviĝas el la mizeruloj viro. Lian veston jam delonge ĉifonpuntigis la ungtaŭza suferado, nun la ventego tirŝiradas ĝin de lia ostokorpo. La ulcerplenajn brakojn li etendas al la furiozanta ĉielo, minace skuas la kriplajn pugnojn.

Mi estas la vivanta pesto, sendita de Dio en la mondon, por purigi ĝin!

Per longaj ventoluktaj paŝoj li ekiras al la eltordita pordego. La uragrano sovaĝe ludas kun lia vila hararo. La bukloj, kiel alĉenitaj viperoj, kun senpova furoro kaptadas al la folioj erarflugantaj en la aero... Li preterpasas la gardistojn.

Tiujn la teruro premboris en la teron. Kun korbaltiga veado li kuras antaŭen... sencele...

Ve... ve... milfoje ve al vi, mondo de fieruloj! Mi estas la uragano de la vivo. Spiraĵon de la morto mi portas en mi... Ve! Ve!

He! Kien?

La alkrio de la mahometano haltigas lin. La vivanta skeleto kun rikana ridego returnas sin. En liaj larĝaj pupiloj ekbrilas straba lumo de la frenezo. Li ekridas... iras plu... kantvoĉe krias siajn ordonojn al la elementoj.

Bruu... bruu, vento, skuu la putrajn branĉojn! La venĝodio naskis filon. Hahahaba! Bruu, bruu vento, skuu la putrajn branĉojn! Estos nova rikolto... bela rikolto... hahaba! La vivo de la homaro...

Haltu! la mahometano bruas plengorĝe, eklevas sian pafilon al la ŝultro.

Fulmofajro falas inter ili. La forto de la detonacio ekŝancelas la gardiston. Per la pafilo li apogas sin... El la lipoj de la pravoslavo plore. singulte gargariĝas la " Jesuokristohelpumin!" Li spasme premas sin al la tero.

La ĥoro de la mortotimo psalmas post la barilo. Lepruloj, blukorpaj pestuloj kroĉas sin al la vivo. La frenezulo ekiras al la urbo. La ventego repelas lian voĉon.

Mi estas la vivanta pesto! Leprosango makulas mian mantelon. Hahahaha! Mi sternos ĝin sur la palacojn... -ita... -rigi... -don...

La ventokaprico disŝiras la plion.

La devo vipas je konscio la mahometanon. Ankoraŭ alia. La teruro. En la urbo vivas lia virino kun infano. La infano estas pli ol la virino... Li ekkaptas la pafilon, ektiras la ĉanon. La kuglo celperdas. Ekscito tremigas liajn manojn... Li ripetas... Ne trafas... Ruĝa furoro sufokadas lin, ekflamigas lian cerbon... Li denove celas...

Rabia hundo, mortaĉu! Ci... ci... devas mortaĉi... ci, rabia...

Subite ringo de muskolaj brakoj premas suben liajn brakojn. La armilo falas teren. La ringo ne cedas, spasme tenas lin. Li baraktas... fine elŝiras sin.

Kun sangvualitaj okuloj du viroj staras unu kontraŭ alia. La du gurdistoj. En la mieno de la unua baraktas la ruĝa furoro, en tiu de la alia grimacas bigota fanatismo.

Ne! Ne mortigu lin! Ĉu vi ne aŭdis? Dio sendis lin. Ĉu vi ne aŭdis?! Ne! Ne mortigu lin! Mi ne volas, mi ne lasas...

Fora krio kantas en la vento: "mi estas la vivanta pesto".

La du gardistoj ekluktas. Muskoloj streĉiĝas. Spirado stertoras. Sanga muko fluas. Beste sovaĝa fariĝas tiu, kiu petegis ĝis nun. Vivo kaj Morto ŝiras, taŭzas unu la alian.

,,Leprosango makulas mian mantelon!... Hahahaha!"

*

La vento ankoraŭ siblas, fajfas mokan melodion. Ĉe la horizonto viola lumo heliĝas. La fantomlumo disfluas super la detruita pejzaĝo.

Silento... silento... kortremiga silento... La ĉiela fajrodisko el la fendiĝintaj nuboj ĵetas radiojn al du senmovaj figuroj. Paralizita rigardo de la pravoslavo fiksiĝas al du sangaj senmove vitraj okuloj...

La suno desegnas monstroombrojn sur la sablo.