Fratinoj

Nel penseme rigardis sian fratinon, sidantan ĉe la fortepiano kaj subite sentis kompaton al ŝi. Kiel diafane maldika ŝi estas! Kiel tipa vilaĝa instruistineto ŝi montras sin en ĉiuj siaj gestoj, kutimoj, preferoj. Jen ankaŭ nun ŝi ludas melodion, kiu rememorigas pri lunatika amo, tute ne konforma al la vervo kaj gusto de la modernaj tempoj. Ŝian naturan palecon pliigas la plafona elektra lumo. Certe ŝi estas enamiĝinta. Kial ne? Jam antaŭ jaroj ŝi estus devinta edziniĝi, sed... Tiu "sed" signifis la vilaĝon mem kun ĝiaj vulgaraj dandoj, eble tro drastemaj al la revema, iom nerve malforta karaktero de ŝia fratino. Sincerdire, Nel mem iris for antaŭ jaroj por rifuĝi ĝuste de tiuj dandoj kaj de tiam ĉiujare tri- aŭ kvarfoje ŝi revenas viziti la forlasitan gepatran hejmon, kie ŝiaj maljuna patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino povus modeli kiel tipa vilaĝa vidvino por peniko de pentroartisto. La intimeco, kiu ŝin ligas al ŝia filino, loĝanta kun ŝi, pli similas al toleremo ol al komprenemo. Nu, jes, la patrino ankaŭ ŝin ne komprenis kaj min ŝi rememoras pri la kvereloj, kiuj antaŭis ŝian forkuron en la urbon. Tamen nun ŝi jam konstatas, ke inter ŝi kaj la patrino ekzistas gravaj similaj trajtoj en la karaktero. La unua kaj plej grava simileco estas, ke ili ambaŭ rigardas la mondon reale: ŝi en la urbo, la patrino en la vilaĝo. Ili ambaŭ adaptiĝas al la loka atmosfero, al la regantaj kutimoj: ŝi fariĝis laŭmode urbanino, la patrino restis malnovmoda vilaĝanino. Sed ŝia fratino Lenjo prezentas sin inter ili kiel animfremda estaĵo. Laŭaspekte Lenjo estas modpasinta, laŭ pensoj tro progresema por kompreni la hodiaŭon. Jen ŝia ĵus pretigita kostumo estas laŭ minimume dudekjara modelo, ŝia frizaĵo tro simpla por plaĉi aŭ la junuloj, ŝiaj ŝuoj kvazaŭ sakrilegie trograndigas ŝiajn miniaturajn piedetojn, entute ŝia sinteno, parolmaniero impresas kiel knabina idealo de junuloj antaŭ kvardek jaroj. Ne, neeble! Iel ŝi devus skui tiun ĉi lunatikiulinon el la revomondo kaj konduki ŝin al la realeco de la vivo. Tio estas ja ŝia fratina devo.
— Lenjo, kion vi ludas? Ĉu denove la "Lastan leteron"?
— Ne! Ion novan. Ĝia titolo estas "Arbara idilio".
— Jen, tio karakterizas vin. Kial vi ne ludas fokstroton? Aŭ la plej laŭmodan dancmuzikon "Makak hupe"?
— Ili ne interesas min... Almenaŭ nun ne... — ŝiaj fingretoj ree elvokis sentimentajn akordojn, arpeĝojn. — Ĉu ne bele, Nel?
— Ne! Tute ne! Mortintaj melodioj, kadavroodoraj lamentadoj pri la amo, pri amdoloro, pri koraj fantaziaĵoj. Ili terure mensogas. Se la amo estus tia... tia anemia palpado, blinda senorientiĝo, tute certe la virinoj ĉesus naski kaj la viroj...
— Nel, ne estu tro vulgara.
— Ĉu tro vulgara?! ŝajnas, ke vi ankoraŭ volas kredigi al vi, ke la infanojn alportas la cikonioj. Vi devus jam scii, ke...
— Mi scias, kara Nel, mi scias. Antaŭ dekdu jaroj vi mem bonvolis klarigi al mi, ke tiun problemon solvis Adamo kaj Evo sen tiu klakanta birdo. Kredu, ke de tiam ankaŭ mi klopodis ĝuste orientiĝi pri la biologio.
— Dank' al Dio! Tamen ŝajnas al mi, ke vi ne tute komprenas la vivon, tiun vivon, kiun havas surtere la piedirantoj. Kiel oni prave asertas, neniu virino ricevas infanon tra la aero, eĉ se ŝi fariĝas doktorino de la biologio.
Lenjo subite interrompis la ludadon, turnis sin per la turnseĝo al sia fratino kaj tute gaje ekridis.
— Nel, vi eraras! Laŭ la plej novaj eksperimentoj oni asertas, ke virino povas ricevi infanon tra la aero eĉ nekonante la... la... cikonion. Antaŭ nelonge mi legis pri tio interesan disertaĵon; infano sen amo!
Nel mem ridetis por momento, poste pli verve, pli temperamente daŭrigis.
— Aŭskultu! Ne pri infano temas. Ne! Sed pri la amo. Ĉu vi komprenas? Amo, kiu feliĉigas la junajn korojn. Eĉ ne pri tio temas. Mi volas aludi, ke la amo en ĉiu epoko havis siajn artifikaĵojn, kiujn oni aplikis por plaĉi unu al alia. Ankaŭ la moderna epoko havas ruzaĵojn por veki la aman senton.
— Mi ne komprenas vin.
— Ho, ci naivulino! Vere, ci estas vilaĝa anseridino. Por ekzemplo: ĉu vi pensas, ke via pala vizaĝeto, viaj naturaj brovoj kaj apenaŭ ruĝetaj lipoj, malnovmoda harligaĵo povus impresi viran koron en la urbo? Tute ne! Por tikli la fantazion de la vira koro ni devas sorĉi ŝminke purpuron sur la vangojn, manikure flegi la ungojn, montri pli el la kruroj kaj dekoltigi la veston incitema, elekti ŝuojn, kiuj faras optikan trompon kaj montras almenaŭ tri numerojn malpli ol efektive havas niaj piedoj. Jen! Vi aspektas kiel pupvizaĝa mezepokulino. Ĉu vi pensas, ke kun tia aspekto vi povas almiliti simpation, intereson, amon de viro?
Lonjo tre serioze respondis.
— Jes! Mi almilitis la plej valoran koron. Nel surpriziĝis, iom dube ridetis al ŝi.
— Mirinde! Mi scivolas jam pri via vilaĝa dando. Cetere, kiu li estas? Vi scias ja, ke mi konas ĉiujn en la vilaĝo.
— Li ne estas vilaĝa dando — kaj ŝia voĉo sonis iom ofendita. — Li estas urbano, grandurbano, eĉ metropolano. Jen! Nun vi jam scias.
— Kiam vi renkontis lin?
— Somere, kiam mi iris for en la urbon por renkonti lin, por paroli kun li, kiun mi konis de jaroj kaj kiun mi neniam vidis antaŭe.
— Tre romantike! — ironia rideto akompanis ŝiajn vortojn. — Simple vi iris kaj renkontis lin. Li tuj enamiĝis kaj fariĝis via sklavo. Ĉu?
— Ne! Li eĉ ne rimarkis min. Longe mi staris tie antaŭ li inter la lerte ŝminkitaj belulinoj, moderne, virtikle vestitaj, nur poste, kiam li rigardis al mia nepudrumita vizaĝo, al miaj naturaj brovoj kaj nenigrigitaj palpebroj, tiam li longe manpremis kun mi. En tiu manpremo enestis la mira riverenco de viro, kiu rimarkis mian senŝminkitan animon. Jes, la senŝminkitan animon mi montris al li kaj mi eĉ ne kuraĝis pensi, ke li rimarkos ĝin... kaj tamen, vidu, li ekamis tiun animon kaj li fariĝis mia estro kaj mi — lia sklavino.
— Tre romantike, pli ol romantike — kaj ŝi subite indigniĝis — eĉ freneze... Kaj kiam vi renkontiĝas unu kun la alia?
— Neniam kaj ĉiam, kiam ni volas... La poŝto alportas lian voĉon al mi kaj la mian al li... Vidu, vi, granda realistino, se mi estus sufiĉe riĉa kaj bizarema, eĉ tra la aero mi povus ricevi infanon de li.
— Ne, ne, ne! Vi ne komprenas, kio estas la amo. Vi ne povas senti la ĉirkaŭprenon de du muskolaj viraj brakoj, vi neniam povas kvietigi la kissoifon de viaj lipoj... Lunatikulino vi estas. Senkorpa amo! Hahaha! Ami senkorpe kaj...
— Senkorpa amo ne ekzistas sur la tero. Kiam vi estas for de la domo, nia patrino ame parolante pri vi samtempe vidas ankaŭ vian korpon; mi, via fratino, rememorante pri vi, vidas same, kvazaŭ vi estus inter ni kaj kiam mi pensas pri li, ankaŭ li aperas antaŭ mi tia, kia li estis dum la kune pasigitaj tagoj... Korpo kaj animo kune sopiras, suferas, ĝojas, vivas kaj esperas... Kaj tion vi nomas senkorpa amo. Ĉu? Almenaŭ tio estas tia realaĵo, kiun vi ricevas de via amanto en la urbo.
— Sensence vi parolas, Lenjo. Vi devus forlasi la vilaĝon, veni kun mi en la urbon, vidi viajn virinfratinojn, ilian vivadon kaj manĝi terpomojn anstataŭ iluzitortoj.
— Mi neniam estis scivola, Nel, sed nun mi demandas, kion vi ricevas pli ol mi?
La milda, humila tono de ŝia voĉo emociis ŝian fratinan koron. Nel tiris sian seĝon tute proksime al la ŝia, prenis ŝiajn manetojn, kvazaŭ sugeste rigardis al ŝiaj okuloj kaj la tono de ŝia parolo estis plena de energia decidemo.
— Lenjo, vi dormas. Vi devas vekiĝi. Vi demandas, kion mi ricevas en la urbo? La veron, la realaĵon! Li venas, atendas min ĉe la pordo de mia laborejo. Dum ni iras sur la strato al la kinejo mi sentas la premon de lia brako. Ni kune vespermanĝas aŭ dimanĉe ekskursas al la montoj kaj mi aŭdas lian gajan kantadon, mi vidas lian junan vivovolan amoludon, mi sentas liajn kisojn, ni kune faras planojn pri la morgaŭo. Kion mi diru? Nu, li kavalire pagas kaj agas tiel, kiel decas al tiu, kiu amindumas al amata fraŭlino. Ni kune dancas, kune promenas...
— Mi komprenas, Nel, sed mi scivolas, kio restas al vi, kiam li ne estas ĉe vi. Kion vi ricevas de li?
— Malsaĝaĵo! Nenio restas. Li estas for. Mi pensas, ke morgaŭ li denove venos, ni ree vizitos la kinejon. Estas bone scii, ke la proksiman tagon ripetiĝos ĉia, kio okazis antaŭtage.
— Bone, mi komprenas, sed diru al mi, kion vi ricevas de li?
— Strange, mi ne komprenas vin. Kion? Bombonojn, galanteriaĵojn, mi jam havas eĉ belan brakhorloĝeton. Jen, rigardu! Eĉ la garantian folion pri ĝi mi havas ĉe mi. Kaj, se nenio intervenos, se mi estos sufiĉe lerta, li edzinigos min. Jen!
— Nur tion vi ricevas. Ĉu li estas tia malriĉa? Kaj ion similan vi proponas al mi. Tio ne kontentigus min. Mi ricevas reĝajn donacojn de li. Tiuj donacoj almenaŭ estas tiel realaj por mi, Nel por vi la galanteriaĵoj, la brakhorloĝeto. Bone komprenu min! Kio mi estas? Eta, sensignifa instruistineto en vilaĝo. Mi ne estas alloga por la vilaĝaj dandoj, ĉar por ili mi estas tro instruita, tro fraŭlina kaj tre malriĉa. Por mi ili estas tro krudvortaj, netoleremaj kaj tre riĉaj. La sola loko, kie mi renkontas veran puran senton, estas la lernejo, kie la infananimoj multe pli promesas ol poste ili donas. Pro la malespero de izoliteco mi perdis memfidon, esperon kaj iamaniere mi perdis eĉ mian diokredon. La sciencaj libroj, filozofoj, verkistoj eĉ plikomplikis la deviojn de mia vivlabirinto... kaj tiam venis li... Ho, li ne kondukis min en kinejon, nek donacis al mi galanteriaĵojn. Simple li malfermis sian koron kaj mi kuraĝis konfesi al tiu koro pri mia senespera, sencela ekzistado kaj tiam tiu ora koro ekparolis kaj inspiris vivocelon al mi, rekonsciigis mian svenintan animon, rekondukis min al la perdita Dio kaj nun mi sentas min riĉa, tia riĉa, kia neniu estas en la vilaĝo, kaj tiel feliĉa, kia vi ne estas kun viaj galanteriaĵoj... kaj la kisoj, karesoj de la animoj almenaŭ estas tiel sinceraj, se ne pli, ol tiuj, kiujn vi sentas reale, ĉar tiuj kisoj de la animoj ne estas efemeraj.
Paciencon perdinte Nel leviĝis, komencis iradi tien kaj reen en la ĉambro. Subite ŝi haltis antaŭ Lenjo.
— Kio li estas? Pastro! Ĉu? — ŝi abrupte demandis.
— Pli... Li estas poeto.
Neretenebla rido erupciis el Nel. Longe ŝi ne povis trovi vortojn por esprimi sian subitan indignon, ĉar ree kaj denove tiklis ŝin la komika penso "poeto kaj la vilaĝa anseridino". Ho, tiu naiva revemulino!
— Poeto?! Hahaha! Revoluciema pugnoskuanto, malamiko de la socia ordo, revteksanto kun grumblanta stomako malplena! Hahaha! Akceptu mian gratulon. La tuta afero tre karakterizas vin.
En la okuloj de Lenjo tremis la retenataj larmoj kaj forte regante sian emocion ŝi demandis mallaŭte:
— Kaj kio estas la via?
— Librotenisto ĉe la Urba Banko — ŝia voĉo kvazaŭ triumfe jubilis.
— Jes ja, mi estus povinta pensi tian. Librotenisto ĉe la Urba Banko, piediranta animo, filistro kun collarĝa horizonto, registranto de la efemeraĵoj, sin-jore vestita sklava de socialaĵoj! Tio gratulinde karakterizas vin! Vere vi ne meritas pli de la vivo.
La du fratinoj malame rigardis unu al la alia. En la rigardo de Nel fulmis la ofendita vanteco, en tiu de Lenjo brilis la konsola supereco de la spirito.
— Ci, romantika azenino! Ĉu vi scias, kio estas bankoficisto? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro. Li estras la homojn, li direktas entreprenojn, li estas iu, ĉu vi komprenas, IU kaj ne neniu. Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano, nek urba prolethejmo, sed vilao, eble eĉ domego kun lukso kaj komforto. Kio estas poeto kompare al li? Nenio! Vortĵonglisto, senracia mizerulo, kiu kuras al fatamorganoj. La plej superflua homotipo en la socio. La poeto estas ĉarlatano de la animoj: li sugestas paradizon kaj donas pajlosakon por tranokti...
— Vi pravas, Nel. Tre bone vi diris: la poeto sugestas, profetas paradizon kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed ... sed sur tiu simpla pajlosako pli korkaresaj sonĝoj konsolas min ol en la silkokusena lito el cedro... La inkuboj pro materiaj zorgoj estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj, bankdirektoroj..... Mi ne envias vin pro via bonŝanco.
Estu vi ambaŭ feliĉaj kaj evitu vin la inkuboj, sed sciu kaj lernu de mi, kio estas poeto, kiu havas duoblan vivon, ĉar en la momento de la inspiriteco li vadas per longaj "cikonikruroj" en la marĉo de la ĉiutagoj, same kiel la ludantaj infanoj kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo, sur kiu la piedmarŝantaj animoj komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ kaj...
— Kaj tial li forgesas pri la nuno, tial li preteriras tion, kio estas.
— Vi pravas parte, Nel, sed nur supraĵa aserto estas, ke la poeto vidas en la nenio kaj preteriras la realaĵojn, ĉar li ĉiam vidas tion, kio estas, eble trans la nuno, sed tamen fakte ekzistas. En lia pli larĝa horizonto la morgaŭo jam estas kristaliĝanta realaĵo, kaj ĝuste tial, kiam la ĉiutagaj zorgoj igas lin descendi de la cikonikruroj, li ribelas kontraŭ la miopeco de la tradiciosklavoj. Ĉu mirinde, ke pro la memorbildoj de la ekvidita progreso en sia koro li barakte marĉandas kun la samtempuloj? Ne! Direktado, animkonstruo estas la ribelo de la poeto eĉ tiam, kiam li renkontas absolutan malkomprenon. Ĝuste tiu ĉi aparta vivo lia, plena de ribelo, revoteksado kaj neglekto de la momento, donas specialan signifon kaj altan distingon al la poeto, en kiu liaj samtempuloj vidas nur pugnoskuantan senhavulon, socian malamikon. Ho, kiel oni eraras! La pugnoskuanta poeto plej ofte havas infanan koron, kies altruista amo dezirus ĉirkaŭpreni la tutan mondon kaj savi de plua suferado la tutan homaron.
La vervo, interna konvinkiĝo pentris rozojn sur la vangojn de Lenjo kaj Nel surprizite konstatis, ke ŝi neniam vidis sian fratinon tia bela. La diableton de la kontraŭdiro nun tuŝis tiu plibeliĝo en Nel. Ŝi ignore, malestime, eĉ pro ĵus vekiĝinta, nekomprenebla malamo kvazaŭ kriĉis sian respondon al sia fratino.
— Tamen mi ripetas, ke la poeto estas superflua homotipo en la vivo. Nenion valoran, nenion realan li produktas por la socio de la honestaj laborantoj. Unu analfabeta stalservisto, ĉiutage portanta la sterkon sur la agrokampojn, produktas pli utilan laboron por la socio ol cent vortĵonglistoj, pugnoskuantaj poetoj viaj.
— Vi eraras, Nel. La mondo povas ĝoji, ĝis ĝi havas pugnoskuantajn, animkonstruantajn poetojn, kiuj post la vagado per la inspirdonintaj cikonikruroj alportas ĉiam novajn sonĝojn, novajn celdifinojn, freŝajn fidon kaj esperon al la senkonsciaj sklavoj de la ĉiutagoj. La unua signo de la vivo-agoniado kaj tiu de la mondpereo estos, kiam la poeto prikantos nur la historian pasintecon kaj li faras kompromison kun ĉiu naneco de la nuno, ĉar tiam li vidos la estontecon pli senespera, pli sencela... Ho, Nel, kiel dolore estas, ke vi ne povas ame kompreni la poetojn kaj pardoni al ili, ke ili kuraĝas sonĝi... Dolore, ke ni, du fratinoj, estas du antipodaj mondoj.
Dum longa momento Nel sentis sin senarmigita de ŝia mildeco, sed poste nova penso donis subitan nutron al ŝia incitemo.
— Nu, kia romantika azenino vi estas, vi eble eĉ oferis vian ĉastecon sur la pajlosako... Hahaha! Ci, stultulino!
Lenjo paliĝis, larmoj ekvualis ŝiajn okulojn kaj ŝi longe rigardis for ien, poste tre mallaŭte, tre milde respondis.
— Eĉ se estus tiel, ne koncernus vin. Mi mem estas la suvereno de miaj korpo kaj animo. Vi estras pri la viaj kaj ne estas mia afero, ĉu vi estis jam kuŝanta en la cedroligna lito de via estonta bankdirektoro? Estas via afero.
— Ĉu vi kalumnias min? Ĉu vi povus supozi pri mi, ke sen laŭleĝa kontrakto mi povus ekkuŝi en la liton de iu viro?
— Vi pravas. Pri vi oni ne povus supozi tian aferon. Vi bezonas garantian dokumenton pri la amo, kiel pri la donace ricevita brakhorloĝeto... Ho, kiel... profunde mi kompatas vin!
— Mi ne estas kompatinda. Eĉ kontraŭe! Mi ne deziras disipi mian vivon. Kial kontentiĝi je nura pano, kiam la vivo proponas eĉ buteron al ĝi? Vane vi mokas min, ĉar la laŭleĝa kontrakto...
— Garantias la amon por vi — kaj pala rideto kurbigis la lipojn de Lenjo. — Vi nomas min naivulino kaj vi estas pli naiva, se vi kredas, ke tiu papero garantias la amon. La naskiĝo kaj morto de amo estas ekster la homa volo. Vanas ĉiu perforto por veki aŭ reteni ĝin.
— Negrave! La leĝa dokumento garantias mian posedrajton en ĉiaj cirkonstancoj. Jen, kion vi ne komprenas!
— Mi bone komprenas vin. Tiu dokumento rajtigas vin esti eĉ prirabanto de kadavriĝinta sento, ĉar la socia hipokriteco garantias al vi tion, kion la Vivo eble jam delonge forprenis de vi.
— Ho, ci... ci... stulta ebriulino de revaĵoj! Estas vane diskuti kun vi. Restu kun cia poeto sur la pajlosako!
— Ho, kiel volonte mi elektus tiun pajlosakon, sed ŝajnas, ke la sorto trovas eĉ ĝin tro luksa por mi.
La pordo de la ĉambro malfermiĝis. Ilia patrino, korpulenta, altstatura vilaganino paŝis en la ĉambron. Post paso de du jardekoj Nel tre similos al ŝi, almenaŭ laŭ korpa eksteraĵo. Escepte la naturan bonecon, kiu respegulis en ŝiaj okuloj, ŝiaj rozaj vangoj, ne tro profundiĝantaj trajtoj konservis malmulton el ŝia juneca aspekto.
Ŝi haltis inter la du fratinoj, momente ŝia rigardo preterglitis la krudan mienon de Nel, kaj tiun de la afliktita Lenjo. Ŝi divenis, ke ili diskutadis kaj Nel per sia tiranema konduto torturis sian fratinon.
— Nu, kio okazis denove inter vi?
La du fratinoj obstine silentis. La patrina rigardo emociite karesis la palan mienon de Lenjo, kies tuta eksteraĵo rememorigis al ŝi ŝian patron. Ankaŭ li ne apartenis al la muskolriĉaj tipoj de la vilaĝaj viroj kaj lin ŝi konsideris ofte pli sia plenaĝa infano ol sia edzo. Ŝia energio kuntenis la familion, zorgis pri ĉio, kio donas firman viveblecon.
— Lenjo, kial vi ploris? ... Kion ŝi diris al vi? Ŝi ne respondis.
— Nel, per kio vi torturis vian fratinon?
— Nu, ni diskutis. Jen ĉio! Ŝi montris sin vera vilaĝa anseridino. Ŝi ofendis la libroteniston, kiu amindumas al mi en la urbo. En sia stulta mondpercepto ŝi nomis min eĉ kadavroprirabanto.
— Nu, ne tute tiel estis, kiel vi diras — protestis Lenjo. — Mi ne volis ofendi tiun libroteniston. Mi eĉ deziris, ke vi ambaŭ estu feliĉaj. Jen ĉio!
— Sed pri kio vi diskutis kaj kial estas postsigno de ploro en viaj okuloj, Lenĵo?
— Negrave. Jam pasis, panjo kaj ... kaj negrave... Kredu al mi, ke...
— Kial vi timas konfesi? — kaj Nel turnis sin al sia patrino, en ŝia voĉo la ĝojo de denuncemo vibris, same kiel dum ŝia infanaĝo, kiam ĉiumomente ŝi kuris por plendi pri Lenjo al siaj gepatroj. — Imagu, panjo, ŝi enamiĝis! Ŝia amato vivas duone en la revoj kaj estas tia lunmanĝanto kiel ŝi. Vortĵanglisto. Ĉu ne ridinde? Kompreneble mi ne povas toleri, ke mia fratina detruu sian vivon pro tiaj stultaĵoj kaj mi diris mian opinion, kaj ĉu vi scias, kion ŝi respondis? Vi eĉ imagi ne povas, kia obstina stultulino ŝi estas! Ŝia vivocelo kaj plej alta pretendo estas unu nura pajlosako. Hahaha! Pajlosaka! Ĉu ne ridinde?
Dum Nel parolis, ŝia patrino ne forprenis sian rigardon de la plorkonvulsie tordiĝantaj trajtoj de Lenjo kaj kiam ĉe la lastaj vortoj de Nel la nereteneblaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ŝi havis koran kompaton al ŝi. Sed kion diri? Ŝi estas ja maljuna vilaĝanino. Tiuj ĉi fremdiĝintaj infanoj, urba modistino kaj multleginta instruistineto kiel povus kompreni ŝian tro simplan penson pri la amo?! Finfine ankaŭ ŝi ne komprenas ilin. Tamen ŝi devus diri almenaŭ ion konsolan al tiu ĉi afliktita infano. Ŝi ka-rese glatigis la harojn de Lenjo kaj duone al si, duone al ili ŝi esprimis sian opinion pri la afero.
— Paroli pri la amo estas superflue. Kiam, kiel ĝi venas, ne estas grave. Grave estas, ke ĝi kontentigu nin kaj kiom eble plej longe ĝi vivu en ni. Ĉiu amas laŭ sia propra maniero. La librotenisto same kiel la vortĵonglisto. Mi eĉ ne scias, kia metio ĝi estas. Vidu, filinoj, via patro estis simplulo vilaĝa. Li paŝis en la stalon de mia mastro kaj trovis min melkanta la bovinon. Li rigardis, rigardis kaj fine diris: "Lertajn manojn ci havas, Anjo". Mi turnis min al li kaj respondis: "Ci ŝajnas esti ordema vi-reto". Ĉe ni tiel komenciĝis. Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj, por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon kaj jen ĝi daŭris, alportis vin ambaŭ, igis nin konstrui tiun ĉi domon kaj ĝi daŭras eĉ nun, kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero... Li plibeligis mian vivon... kaj ... kaj... — ŝi klinis sin al orelo de Lenjo kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan — kaj sciu, Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo.