Kamparano kaj lia kaprino

Foje araba kamparano aĉetis kaprinon en la foiro de Bagdad. La kaprino estis sufiĉe grasa, montriĝis bona aĉetaĵo pro sia laktoriĉa mamo. Kun granda ĝojo la kamparano ekiris al sia vilaĝo kondukante per ŝnurego la belan kaprinon. Survoje renkonte al li venis alia karaparano, kiu haltigis lin.
Allah kreskigu vian banbon tre longa! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?
Nu, en la foiro de Bagdad respondis nia kamparano.
Kaj kien vi kondukas ŝin?
Hejmen.
La scivolema arabo preteriris, sed baldaŭ venis renkonte alia kamparano, kiu same haltigis lin kaj same alparolis lin.
Allah kreskigu vian barbon ĝis la genuoj! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?
Nu, en la foiro de Bagdad nia kamparano volonte kontentigis la scivolon de la fremdulo.
Kaj kien vi kondukas ŝin?
Hejmen.
Ankaŭ tiu arabo preterlasis lin, sed sur la vojo al la vilaĝo de nia kamparano regis vigla trafika, ĉar preskaŭ je ĉiu dudeka paŝo li renkontis arabon, kiu afable interesiĝis haltigante lin: "Allah kreskigu vian barbon ĝis via umbiliko aŭ maleolo! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin? Kien vi kondukas ŝis?"
Nia kamparano ĉiam pli nerve, pli incitite kaj pli perdinte paciencom respondadis: "En la foiro de Bagdad! Hejmen!" Sed la longa vico de interesiĝantoj neniel liavis finan. Ilia nombro atingis precize 50, kiam nia kamparano ekkoleris kaj decidis, ke li batos per sia bastono la proksiman scivolemulan, kiu ajn li estu kaj...
Kaj jen sur la vojo jam videbliĝis longbarba, pie aspektanta derviŝo, kiu subite haltis ĉe la kaprino.
Allah kreiskigu vian barbon ĝis via dika piedfingro li komencis. Kiel belan kaprinon vi havas? Kie vi aĉetis ŝin?
Nia paciencperdinta kaprinposedanto senreponde levis sian bastonon kaj kruele draŝis la sanktan vireton.
Por plendi la derviŝo kuris al la sultano, kiu poste vokigis al si la pekan kamparanon, forgesinta pri la bonmoro kaj religia respekto koncerne la sanktan vireton.
Nia kamparano kun humila mieno aperis antaŭ la sultano, kiu sidis sur sia trono, ĉirkaŭita de gravaj korteganoj.
Ci, stultulo, kial ci batis tiun ĉi pian homon, kiu ja pekis nenion kontraŭ ci? Respondu! tiel la sultano severmiene vokis lin por konfeso kaj senkulpigo.
Granda estas Allah kaj Lia profeto Mahomedo! nia kamparano respondis profunde kliniĝante antaŭ la suvereno.
Je tiu grava religia laŭdo la sultano leviĝis, ankaŭ la korteganoj, poste ili residiĝis. La kolero de la sultano iom mildiĝis kaj li denove, malpli severtone alparolis la kamparanon.
Nu, bone, mi vidas, ke ci ne estas ĝisfunde fripono. Respondu do, kial ci bastonumadis tiun derviŝon, kiu ja nenion malbonan faris al ci?
Granda estas Allah kaj Lia prafeto Mahomedo la kamparano piatone respondis levante la okulojn al la alta ĉielo.
La sultano kaj korteganoj kion fari? denove leviĝis, poste residiĝis. Jes, ĉar estas religia regulo tiel fari, tamen la sultano malpacienciĝis, iom akre avertis nian kamparanon:
Bone, bone, stultulo, sed tamen fine respondu, kial ci traktis tiel kruele per cia bastono tiun ĉi pian derviŝon?
Granda estas Allah kaj Lia... komencis trankvile nia kamparano, sed kiam la sultano, la korteganoj leviĝis, poste residiĝis, li ne povis eĉ fini la frazon.
La sultano, kun violkolora vizaĝo pro kolero, kriegis al li:
Hej, ci, fripono, ci dezerta ŝakalo, ci kukurbkapulo, se ankoraŭ unufoje ci riskos ripeti la samon, mi ĵuras je la barbo de la profeto, ci ricevos tiajn dudek kvin batojn sur viajn plandojn, ke ili valoros eĉ kvindek! Respondu, kial ci draŝis tiel kruele la derviŝon?!
La kamparano profunde riverencis antaŭ la sultano.
Ho, granda sultano, aŭskultu min kaj pripensu, ke mi ripetis al vi trifoje, nur trifoje la plej belan aserton de nia religia vero kaj jen vi perdis vian altan paciencon. Pensu, ke tiu ĉi malbenita derviŝo estis la kvindekunua, kiu haltigis kaj demandis min sur la vojo al mia malproksima vilaĝo: "kie vi aĉetis la kaprinon kaj kien vi kondukas ŝin?" La kvindekunua! Ah, kiel mi estus povinta ne perdi mian paciencon!? Prijuĝu min!
La sultano induige komprenis la kamparanon kaj li forpermesis lin sen puno. La korteganoj same trovis la juĝon tre justa.

Troteditan homon, eĉ bonvolo turmentas;
lin kompreni povas, kia samon sentas.